Ĉi tiuj vortoj staras en la Biblio.
Sed kiel longe kaj kiel akre oni jam disputas pri la signifo
de bibliaj vortoj?
Kaj ne ĉiu rekonas la Biblion.
Tamen la ordono validas senkondiĉe.
Por ĉiu homo; por ĉiu popolo, por ĉiu raso.
Inter ĉiuj cirkonstancoj.
Por angloj kaj italoj, por francoj kaj germanoj.
Por amerikanoj kaj rusoj, por judoj kaj araboj.
Por eŭropanoj, azianoj kaj afrikanoj.
Por la Okcidento kaj por la Oriento.
Ankaŭ kontraŭ la endanĝerigantoj de nia libereco.
Ankaŭ ĉe la protektado de pacemaj civitanoj.
Ne mortigu! — tio estas ordono absoluta.
Ĝian verecon oni ne povas pruvi racie, oni ne povas diskuti
pri ĝi.
Ĝi estas konfeso pri kredo.
Ne rimedo kontraŭ ĉiuj malbonoj.
Ne rimedo, kiu igus superfluaj aliajn rimedojn.
Ne maniero por forigi ĉiun maljustaĵon.
Ĝi ne forigas nian devon helpi pozitive ĉie, kie bezone.
Sed ĝi estas unua paŝo kondukanta al interpaciĝo de kontraŭuloj.
Kiel postulo al la tuta homaro, ĝi havas grandegan signifon.
Akcepti ĝin ne estas pruvo pri malforteco, sed pri granda spirita kaj morala forteco.
Ankaŭ en nia tempo.
Jes, ĝuste nun.