Ho, ne ploru, bluokuloj,
baldaŭ mi revidos vin.
Estos miaj vi stimuloj
en la lukto de l' destin',
Mi vin vidos en blufloro,
en ĉiela la koloro;
min fortigos en labor'
via bildo,
mia ŝildo,
bela stel' de mia kor'.
Serenigu; - belvizaĝo,
baldaŭ mi rekisos vin;
via bild' dum la vojaĝo
restos mia sur retin';
montros sin en rozo bela,
en serena bril' ĉiela;
min fortigos en labor'
via bildo,
mia ŝildo,
bela roz' de mia kor'.
Viŝu, bela man', la larmon;
baldaŭ mi repremos vin;
ĉie mi nur vian ĉarmon
sentos, kara belulin':
dum la vintro en neĝfalo,
dum printemp' en la konvalo;
min fortigos en labor'
via bildo,
mia ŝildo,
blanka flor' de mia kor'.
|