Ernesto Polivka: Ni esperu! (esperanto) - niesperu.htm

Ernesto Polivka
Ni esperu!

Ni toleru
kaj esperu;
gaja restu nia kor',
ĉar la multoj
da insultoj
iĝos iam tute for!

En senlaca
pen' por paca
tempo ne ekhaltos ni!
Ĉie tronos,
ĉie sonos
iam paca melodi'.

Ĉiu ridu!
Sed ni fidu
al la sankta pacafer'!
Mond' ĝojegos,
kiam regos
pac' eterna sur la ter'.

Ni toleras,
ni suferas,
moko estas akra sag'.
Sed atendu
kaj ne plendu;
iam venos venka tag'!

Notoj
Ernesto Polivka,
(...ni ne havas informojn pri li).
El: Esperanto-Praktiko, Berlin.
5-a jaro, n-ro 7 (55), julio 1923.
Redaktoro: Karl Minor.