Grajnujon lavas sangdiluv',
ĝi mergas herbon, fundon.
Konstruu barkon kontraŭ pluv'
por spiti la inundon.
Ne devas timi mia gent'
kaj ĵeti sin en ondon.
Ĝi semos grenojn, se la vent'
nin ŝovos sur la monton.
Ne helpas nin la sangoplor',
ne ĝemo kaj incenso:
kamel' trankvila venu por
model de l'pacienco.
Persista estas vi azen'
vi hezitant' sur ponto,
vi portos nin kun plena pen'
al pinto de l' savmonto.
Enpaŝu bovo', hund', ĉeval'
fidelaj, servopretaj!
Tirbest', gardbesto ĝojas al
rikolto, kult' kvietaj.
Muzik' nin levu en batal',
ĝis venos matenlando:
alaŭdo, turdo, najtingal',
savontoj de la kanto!
Kaj noktvelanto en boat',
fuĝanto mondo-dronon,
vi vidos ĉirkaŭ l' Ararat
la novan sunokronon.