John Sharp Dinwoodie: Noktiĝo. - Hodiaŭ staris mi... (esperanto) - noktigo.htm

John Sharp Dinwoodie:

Noktiĝo. - Hodiaŭ staris mi...

Noktiĝo

La luno preskaŭ plena la mondon nun ekregas;
Opalas ĝia dolĉa kaj delikata lumo,
Kaj ĝiaj radietoj renkonte ekkuregas
Al la vizaĝo brila de l' subiranta suno.

Forpasas la taglumo for de la firmamento;
La palaj lunradioj malvarme, senpasie
La arbojn, rokojn, herbon aspergas per arĝento
Misteroplena, sorĉa: silentas ĉio ĉie.

La steloj malatentas: similas ia planedoj
Al la okuloj fiksaj de tera revemulo,
Por kiu sole gravas la grandaj subsekretoj
De la animo propra - ne vidas la okulo.

La lumoj de la homoj en urboj, kampoj, valoj
Formortas unuope: nebule forkurtenas
La teron kaj la homojn perlecaj rosvualoj,
Dum la reĝino luna la mondon trapromenas.

Hodiaŭ staris mi...

Hodiaŭ staris mi sur alta monto;
flagretis la unua sunradio
fajrruĝe sur la fora horizonto:
eksonis matenpreĝa melodio
de la vaneloj. La dormanta mondo
ektremis en vekiĝa konvulsio.
Katenis min per koroprema honto
la dolĉa naturĥora litanio,
ĉar en animo mia nestis duboj,
kaj blinde kontraŭ Dio mi ribelis.
Sed kiam la birdkanto laŭte ŝvelis,
forvelkis ĉiuj nigraj spiritnuboj.
Mi dankas Dion, ke mi tie staris,
kie la birdoj laŭdon al Li faris.

Notoj
DINWOODIE, John Sharp. 1984-1998. Skoto; pastro.
Kontribuinto al "Literatura Mondo" kaj al aliaj gazetoj.
Multe tradukis, precipe el la skota poezio, kaj kontribuis
al Angla antologio. Unua redaktoro de Skota antologio.
Verkis ankaŭ mallongajn rakontojn.
Premiita en la Belartaj Konkursoj.
Noktiĝo el: Literatura Mondo
3-a periodo, dua jaro, n-ro 5-6, majo-junio 1948.Redaktoro: Kálmán Kalocsay.

Hodiaŭ staris mi: el: Heroldo de Esperanto, Scheveningen, Nederlando, n-ro 5(1175), 29-a jarkolekto, 16-an de marto 1953. Redaktoro: Teo Jung.