J. Reisinger: Noktmezo - Noktiĝas - Taga stelo(esperanto) - noktomezo.htm

J. Reisinger
Noktmezo - Noktiĝas - Taga stelo.

Tradukisto:* * *

Noktomezo.

Eksonas noktmeza la horo,
Averto ĝi kvazaŭ simbola;
Vidiĝas en nokta koloro
Ruin' sur altaĵo izola.

Tremĝemas rompitaj la muroj
Sub lumo de luno mortpala,
Aŭdiĝas veplendaj murmuroj
Dum horo legende fatala.

Trompema ja estas legendo
Pri faroj dum horo noktme:za,
Ruinon en ĝema veplendo,
Nur vento trablovas spirpeza.

Noktiĝas.

Ombregas iam super la valo,
La nokto taglumon forpelas;
Nigreta el nubo-vualo
Surtere la luno ekhelas.

Lumeroj de l' pala taghelo
Finfine perdiĝas atome;
Sur mont' disfalinta kastelo
En landon rigardas fantome.

Nun valo, trankvila terloko,
Silentas en sfero malklara,
Kaj supre sur dorso de roko
Ruino revadas miljara.

Taga stelo.

Radias centra astro sur ĉielo
Vastegan spacon ĝia lum' trairas,
El universo mondojn ĝi altiras.
Varmigas teron ĝia fajra ŝelo.

Kirliĝas mase sun' kun arda helo,
La luma globo bolas, brulas, ŝiras
De tero ĉiam vivon ĝi enspiras;
Planedoj fidas al la taga stelo.

Obeas en kunvivo harmonia,
Fariĝis suno ia patrin' ilia,
Por ĉio tera, sola vivo-puto.

Enigma restas ĝia origino,
Naĝadas brila astro en senfino
Sur, vasta ocean' de l' kosma tuto.

Notoj

J. Reisinger, Ĝenevo.

Noktmezo el: Heroldo de Esperanto, Köln.
N-ro 40 (693), 13-a jarkolekto, 9-an de oktobro 1932.

La aliaj du el: Heroldo de Esperanto, Köln.
N-ro 5 (866), 17-a jarkolekto, 2-an de februaro 1936.
Redaktoro: Teo Jung.