Jan Noha: Novjara saluto. - Tradukis: Jiŕi Korinek. novjara.htm

Jan Noha

Novjara saluto.

Tradukis: Jiŕi Korinek.

Kiu dum Novjaro sur tropiko
estas aŭ polusan serĉas solon,
kiu ludas sur nub-harmoniko
valson, polkon aŭ la karmanjolon,
sanu li
kaj estu salutata!

Kiu ekvojaĝis vojerare,
kies kor' el brusto elflugilis,
kiu iun juĝas entalare,
kies vid' alporti lumon iris,
sanu li
kaj estu salutata!

Kiu altaroke neston havas,
kiu hejmon dum junaĝ' forlasis,
kiun ventoblov' konstante lavas,
kiu vortkastelon al si bazis,
sanu li
kaj estu salutata!

Kiun artfajrist' Novjaro baptas,
kiu scias korojn ekbruligi,
kiu nizon en kaptilon kaptas,
kiu scias homojn laŭd-instigi,
sanu li
kaj estu salutata!

Kiu solas kun loĝej' komforta,
kiu ĉiam temponhava estas,
kiu in-teneras, vire fortas,
kiu plu nur unu el ni restas,
sanu li
kaj estu salectata!

Notoj

Jan Noha 26.11.1908 - 19.01.1966, ĉeĥa verkisto.
El: Heroldo de Esperanto, 39-a jarkolekto,
n-ro 1, 16-an de januaro 1963.


(Post via legado de la paĝo:) - Nun al: Klaku: Novaj paĝoj:
La tuta enhavo de la paĝoj: ...aŭ... Niaj hejmpaĝoj:
...aŭ... Nia adreso: