Lucien Laurat: Nubeto - Rompitaj flugiloj - La bildo - Junio 1940.- Tigrino (esperanto) - nubeto.htm

Lucien Laurat (= Otto Maschl):

Nubeto - Rompitaj flugiloj
La bildo - Junio 1940 - Tigrino.

Nubeto

Ĉu vi min amas?
Min kaptas tim'.
Ŝajne ne flamas
Via anim'.

Fluas malvarmo
Tra via voĉ'.
Estas alarmo
Mia riproĉ'.

Vi min rigardas:
Varma ekrid' -
Kaj ree ardas
Mia konfid'.

Brilas sincero
En via ĉarm'.
Estis ĥimero
Mia alarm'.

Loge sirenas
Via buŝet',
Gajo revenas,
Ĝoj' kaj kviet'.

Rompitaj flugiloj

Birdet' kun rompitaj flugiloj
Lamvagas en via proksim'.
Dissone tremkantas ektriloj
La plendon de ĝia anim'.

Birdet' mi, mizera kaj sola,
Esperas post flugo en driv'
De via potenco konsola
Sanigon de l' vundoj de l' viv'.

Aŭskultu! Jen mia ekploro
Stertore resonas en rond'.
Sed ne aŭdas via ĝin koro,
Al plendo ne venas respond'.

Malsan' kaj malfort' min katenas,
La plendon sufokas turment';
Voĉ' mia, mallaŭta, jam svenas,
Perdiĝas en blovo de l' vent'.

Kaj vin ne atingas la krio
De miaj mizer' kaj sufer'.
Finbrilas la lasta radio.
De lasta fajrer' de esper'.

La bildo

Tra nebul' memoroscilas
Revfeliĉo de estint':
Via bildo stele brilas
En La vivolabirint'.

Dum funebre uraganas
Fajra, ŝtala, sanga kant',
Via bild' min akompanas
Tra l' infero de estant'.

Ĉar mi ĉiuforte kredas,
Sonĝas, revas pri renkont',
Via bildo min obsedas
Ĝis senlimo de estont'.


Tigrino

Amon promesis vi,
Koron fordonis mi;
Vivoprintempo en flor'.-
Sonĝ' malaperis jam,
Restis nur brula flam',
Sonas tra nokto stertor'.

Koron fordonis mi,
Koron disŝiris vi -
Ho, nun atentu, tigrin'!
For estas kor' kaj sant',
Tigro en besta tent'
Estas saltonta sur vin....

Junio 1940 - Tigrino

Ni agu kvazaŭ estus lasta tag'
De nia viv' senpaca kaj vulkana,
Ĉar ĉiuhore la mortiga plag'
Minacas nin per forto uragana.

Ni festu kvazaŭ estus lasta hor'
De nia viv' tro frue disbatota,
Ni timon kaj angoron ĵetu for
Kaj ŝercu, ridu sub inspir' narkota!

Ni ĝuu kvazaŭ estus lastminut'
De nia viv' apenaŭ komencita.
Dum sango elvejniĝas gut' post gut',
Ni pensu nur al ĝoj', jam tombenglita.

Ni amu kvazaŭ estus lastsekund'
De nia vivo je dorlot' malriĉa:
Ni kiskaresu nin el kora fund',
Dronontaj kune en Neni' feliĉa...

Notoj

Lucien Laurat (= Otto Maschl) 27.12.1898 - 10.03.1973 = aŭstra ekonomiisto.
La poemoj estas el Heroldo de Esperanto, Scheveningen, Nederlando, red. Teo Jung:
Nubeto: n-ro 15 (1150), 27-a jarkolekto, 16-an de novembro 1951.
Rompitaj flugiloj: n-ro 2(1154), 28-a jarkolekto, 1-an de februaro 1952.
La bildo: n-ro 10 (1145), 27-a jarkolekto, 1-an de julio 1951.
Junio 1940: n-ro 9 (1179), 29-a jarkolekto, 1-an de junio 1953.
Tigrino: n-ro 3(1281), 35-a jarkolekto, 16-an de februaro 1959.