Blankaj nuboj, anĝelnuboj
Altĉiela infangent'.
Arĝentnuboj de l' aprilo,
Ho! memoroj foraj cent!
Iam brakojn mi etendis,
Al la alta krispa lan',
Vent' moviĝis, kaj brakumis,
Surdan spacon mia man'.
Grizaj nuboj, pezaj nuboj,
Nebulbuloj! - mia kap',
Brusto nuda staris kontraŭ
Muĝa hajl' kaj tondra frap'.
Vent' kriegu, skuu teron
Muĝu trans la arbarlim',
Neston mian mi defendos,
Kara! Ĉirkaŭbraku min!
Plumbaj nuboj, neĝaj nuboj,
Vintra muta morttrankvil'. -
Sur la tero floro, koro
Estas blanka mortkovril'.
Sidi, sidi kaj atendi
Sonĝi estu bone, eĉ
Ripozadi, mute, morte,
Dume falas, falas neĝ'.