F. Marja H. de Vernyj: Oj Jovan (esperanto) - ojjovan.htm

F. Marja H. de Vernyj:

Oj Jovan

Remisto mia blonda
ĝis post Jablanac naĝu
kantu al mi la serban kanton
Oj Jovan
eksilentu kaj ne amu

Se vi min kisos sur lipojn
Oj Jovan
ne preterpasos vin kordoloro
mi ne apartenas plu ol homo
Oj Jovan
mi estas amatino de maro

Ne ĉirkaŭprenu min eĉ per okuloj
Oj Jovan
vi ĉirkaŭbrakas krucon
mi estas odalisko de maro
kaj vi pekos
per sakrilegio
Oj Jovan

Notoj
La aŭtorino ne uzas interpunkcion.
El la libro Kanto de odalisko de maro por reĝino Marija.
Propra traduko de la aŭtorino el la ĉeĥa lingvo.
F. Marja H. de Vernyj, - ni ne havas aliajn informojn pri la verkisto.
El: Heroldo de Esperanto, Antwerpen, Belgio.
N-ro 14 (970), 19-a jarkolekto, 10-an de aprilo 1938.
Redaktoro: Teo Jung.