Franz Karl Ginzkey: Kiel tio okazis(esperanto) - okazis.htm

Franz Karl Ginzkey
Kiel tio okazis.


Tradukisto: Friedrich Krieger.

Al multaj pordoj frapis li
Kaj petis iun donon;
Sed oni ĉiufoje nur
Al li donacis ŝtonon:

Li hejmen portis ŝtonojn do.
Havante grandan aron,
Li ĉirkaŭ sia propra kor'
Konstruis ŝtonremparon.

Notoj
Premiita en literatura konkurso
de la revuo Esperanto-Praktiko.

Franz Karl Ginzkey, (8.9.1871 - 11.4.1963).
aŭstria oficiro kaj verkisto
El: Esperanto-Praktiko, Berlin
n-ro 5, majo 1923.
Redaktoro: Karl Minor.