Oni dancis sur voj' en sabatvespero,
kaj resonis la ridoj kaj lud' tra l' aero,
estis ho, estis hop, estis hej.
Nils Utterman, la muzikist', ĉe-voje
sonigis la tirharmonikon ĝoje,
jen du-de-li, du-de-li, dej.
Tie Bolla ĉeestis, knabino tre brava,
belulino ŝi estas sed tute senhava,
kun petola kaj gaja inklin'.
Kaj Kristinjo obstina, sovaĝa, vagema
kaj Britta, Karinjo kaj Tilda kaj Emma,
fine Marja, la sprita knabin'.
Kaj jen Petro de l' Monto, Gustav' de l' Kabano,
du junuloj kun viglo kaj forto en mano
por eksvingi knabinon al nub'.
Tie Flaksman kaj Niklas en danc' partoprenis,
kaj soldato, bienservisto elvenis,
el Tajlorovilaĝo eĉ bub',
Kvazaŭ fajro brulanta en korp' ilin regis,
akridece en danc' ili eksaltegis,
dum boto klakadis sur ŝton'.
Svingiĝis la baskoj kaj jupoj de l' paroj,
flirtadis kaptukoj, disflugis la haroj,
ĉe la grinca muzika reson'.
En densaĵo de alnoj, betuloj, tremoloj
estis flustra babilo, sekretaj paroloj
en la ombra mallumo sub ĝi.
Oni ludis, petolis sur ŝtonoj kaj musko,
kolombumis, karesis en branĉa krepusko
- se vi volas min, venu! Jen mi!
Super ĉio ripozis la nokto stelklara,
kaj rebrilon spegulis ĉe plaŭdo ondara
foliarbokadrita laget'.
Bonodoris de l' flora kampar' trifolioj
kaj la fruktoj rezinaj de pinoj, abioj
sur montetoj en ombra kviet'.
Partoprenis nun vulp' en la gaja fanfaro,
kaj u-hu! kriis guf' el la framb-arbustaro,
kaj neniu atentis al ĝi.
Sed u-hu! el la monto resonis la krio,
kaj responde al Nils, je du-de-li-dio,
venis du-de-li, du-de-li di!