![]() Mikaelo de Cervantes Saavedra La Ora Epoko (el la parolado de Don-Kiĥoto de la Manĉo al la paŝtistoj (ĉap. 11)).Tradukis: Francisko Azorin. |
|---|
|
— Feliĉaj tempoj, gloraj jarcentoj, tiuj de la Ora Epoko, kiel estis alnomata de la antikvuloj tiu tempoperiodo. Ne ĉar la oro, tiom altvalora nun, estis tiam atingebla senpene, sed ĉar la kunloĝantoj ignoris la vortojn via kaj mia. En la Ora Epoko ĉio estis komuna; neniu bezonis alian klopodon por preni necesaĵon ol simplan manlevon. Frondozaj arboj oferis al ĉiuj siajn fruktojn dolĉajn. Klaraj fontoj kaj helaj riveroj montris nature freŝajn, fluantajn akvojn. En fendoj de la rokoj aŭ en kavoj de arbotrunkoj, laboremaj abeloj eligis por ili dolĉegan mielon. La fortaj kverkoj senpene delasis grandajn kaj malpezajn kortikojn *) por kovri kabanojn starigitajn gracie sur lignofostoj por ilin protekti kontraŭ pluvo, malvarmo aŭ alia ĉielrigoro. Nur per unusola lingvo interkomunikadis la homoj. Ankoraŭ ne en tiu tempo la soko de la fera plugilo fendis la internaĵon patran de nia subtenanta Tero. Ĝi malavare oferis ĉion el sia donacema sino; kaj por ilin plezurigi kaj por ilia ŝato. La naivaj, junbelaj paŝtistinoj iris de valo al valo, trakuris de monto al monto, sen alia vesto ol folioj de hedero aŭ de lampazo, por kovri honeste tion, kion la natura honto petis ĉiam; sed ili senkaŝe aŭskultis virvortojn de amo. Sen lascivaj **) tentoj, ili amis laŭ propra gusto aŭ plaĉo. En la Justeco ne ekzistis mensogo nek fraŭdo; la trompo ne miksiĝis kun vero kaj simpleco. La juĝistoj - ne eraris, ĉar ili ne diktis sentencojn nek verdiktojn. Neniu atakis nek ofendis alian; ne estis kiel nun, kiam la danĝero tiom disvastiĝis, ke oni devis starigi la Ordenon de la Kavaliroj Vagantaj por defendi knabinojn, protekti vidvinojn, subteni orfojn kaj helpi mizerulojn. — De tiu ordeno mi estas Kavaliro, fratoj paŝtistoj!
|
| Notoj |
|---|
|
Glosoj: *) kortiko = arboŝelo - **) lasciva = volupta,
Mikaelo de Cervantes Saavedra naskiĝis en 1547 en Alcata de Henares, publikigis sian plej faman verkon en 1615 en Madrido kaj mortis tie en 1616. Sed oni ne bezonas datrevenon por kunmemori libron kaj aŭtoron, kies famo estas universala kaj eterna. „Heroldo" plaĉe publikigas hodiaŭ fragmenton el „Don-Kiĥoto", esperantigita de nia kunlaboranto Francisko Azorin.
El: Heroldo de Esperanto, n-ro 2 (1372), 40-a jarkolekto, 1-an de februaro 1964. |
(Post via legado de la paĝo:) - Nun al: Klaku: Novaj paĝoj:
La tuta enhavo de la paĝoj: ...aŭ... Niaj hejmpaĝoj: ...aŭ... Nia adreso:
![]()