![]() František Omelka: "Orient- Express" |
|---|
|
Rapidvagonaro surdige bruante ruliĝis al malgranda stacio. Atinginte ĝin, la lokomotivo kelkfoje forte respiris, la bremsoj ekgrincis kaj la vagonaro ekhaltis. Tute neatendite. Kontraŭ la instrukcioj. En la stacidomo ekregis vigla vivo. Nur ekspedoficisto Mozola, kiu staris sur la vojeto inter la reloj, por ke li povu observi la traveturantan rapidvagonaron kaj poste raporti al la staciestro, ke ĉio estas en ordo, restis staranta kiel statuo, kun la kapo iomete antaŭenklinita kaj okuloj larĝe malfermitaj, fiksitaj al longa vagono, kiu staris ĝuste antaŭ li. Kvazaŭ li ne kredus al siaj okuloj, denove kaj denove li legis tiun surskribon, komforte etenditan laŭlonge de la tuta vagono. Ne, ne estis dube: ORIENT-EXPRESS! Orient-Ekspres'! La tuta cirkaŭaĵo perdiĝis en stranga nebulo, kiu blindigis. Li ne vidis tien kaj reen kurantajn fervojistojn, kiuj rapidege portis akvon en ĉiuj troveblaj ujoj, ĉar la stacia pumpilo ĉesis funkcii, kaj oni devis la neantaŭvideblan malfruiĝon de la rapidvagonaro kiel eble plej multe mallongigi ... li ne vidis la relojn kaj senfine monotonan pejzaĝon . . . eĉ la suno perdiĝis ien ... nur kiel fantomo el nekonataj landoj staris antaŭ liaj okuloj la monstre longa, malhelbrune lakita vagono kun larĝaj fenestroj kaj ore brilantaj literoj. Kaj oficisto Mozola jam ne staras sur la vojeto inter la reloj, ĉar per ia stranga sorĉo li perdis dek jarojn de sia vivo - kaj li staras sur la ekzercejo malantaŭ la kazerno kiel oficiraspiranto . . . Denove li ekzercas siajn soldatojn, sed kiam proksimiĝas la naŭa horo, li ekmaltrankviliĝas, senĉese li elpoŝigas sian poŝhorloĝon kaj seninterrompe observas fervojan linion, kiu estas en distanco de unu kilometro. Fine li ekvidas fumon. Tiam li ordonas "disiron", rapidas al leŭtenanto, prunteprenas de tiu la lornon kaj direktas ĝin al la ruliĝanta rapidvagonaro. Kaj li ne pli frue ĉesas ĝin observi, ol kiam ĝi malaperas malantaŭ la plej proksima monteto. Tiu ĉi sceno ripetiĝas ĉiutage. Li sentas tiujn mokemajn rigardojn kaj aŭdas sarkasmajn rimarkojn de siaj kolegoj, li ankaŭ vidas kaŝitajn ridetojn de la soldatoj - sed li malatentas ĉion. Ĉar kiel li kolerus kontraŭ ili? Kiamaniere li povus klarigi al ili siajn revojn? Ke post la reveno hejmen li foriros en la mondon, li fariĝos fama vojaĝisto - kaj ke la unuan vojaĝon li efektivigos ĝuste per tiu ĉi rapidvagonaro! Denove li travivas tiujn tragikomediajn momentojn post reveno el militservo, kiam preskaŭ ĉiuj familianoj ekkredis, ke en lia kapo ne estas ĉio en ordo. "Vi bubo mizera!" tondris tiam la voĉo de la patro. "Ĉu vi opinias, ke por tio mi kun via patrino laboregis la tutan vivon, por ke vi fariĝu ia vagabondo? Hejme vi restos! Kaj se vi ne volos serĉi oficon, mi mem trovos ĝin por vi -" Kaj li vidas la patron, kiel li revenis el fervoja direkcio kun ĝojbrilantaj okuloj kaj ridanta vizaĝo, kiel li frapis lian ŝultron kaj fiere diris: "Do, Johanĉjo, la afero staras bone ... ĉio estas bona ... vere, ĉio estas tre bona ... nur vi estu prudenta! Aĥ - - - la patro aŭtoritato, la amo al la patrino - kaj fieraj, kuraĝaj, tiom altaj revoj?! Li estis prudenta. Li akceptis la oficon en tiu ĉi stacieto. Komence la vivo ne estis tolerebla. Rigardante la konatan rapidvagonaron, kiu ĉi tie ĉiutage traveturadis, li senprudentiĝis. Sed li klopodis esti prudenta. Por ke ĉio estu tre bona. Tiel forpasis dek jaroj. La revoj mortis. Ĉu ili efektive mortis? Tiu hodiaŭa neatendita ekhalto de la rapidvagonaro estis la fulmo, kiu fascinis, alfrostiĝis al la tero kaj perforte vekegis la pasintecon. Ne, vere, ĉi tie ne estas la akrege sonanta trumpeto de la konduktoro, ĉi tie ne estas la trapenetra fajfado de la lokomotivo, nek aro da laŭte parolantaj fervojistoj ĉi tie estas nur Orient-Ekspres', ekveturanta rapide kaj mistere; Orient-Ekspres', forveturanta en fremdajn landojn, plenajn de aventuroj kaj aŭdacaj faroj ... Orient-Ekspres', kiu tiom altrude mem haltis kaj sian proponon jam neniam ripetos ... jes, nun aŭ neniam! Mozola ekkuris al la rapidvagonaro. Peza mano retenis lin. Li konfuze returniĝis. "Sinjoro Mozola, kion tio signifas? Vi staras ĉi tie kiel salkolono, kaj subite vi ekkuras al la vagonaro, kiu jam rapide veturas -" la voĉo de la staciestro volis esti severa, sed subite ĝi plimildiĝis - "cetere - venu rigardi mian radio-aparaton. Tiu nova ampliono estas vere bonega." "Sinjoro staciestro, mi volis - " "Eh, lasu ni tion - tio estas ja bagatelo - " "Mi volis nur konvinkiĝi - " "Mi scias. Vi estas tre konscienca, eble vin ankaŭ lacigis la troa laboro. Estas sufiĉe de tiu laborego, ĉu ne?" Mozola subite haltis kaj returniĝis al la forveturanta rapidvagonaro, kiu jam ŝajne flugis kiel birdo. La staciestro zorgeme observis lin. Senbezone. Ĉar la voĉo de Mozola estis jam tute trankvila, kaj lia intereso pri la nova ampliono estis preskaŭ kora. "Kaj kiom ĝi kostis, sinjoro staciestro?" |
| Notoj |
|---|
František Omelka (1904 - 1960) ĉeĥo, instruisto. El: Heroldo de Esperanto, Köln. N-ro 13 (874), 17-a jarkolekto, 29-an de marto 1936. Redaktoro: Teo Jung. |