Norde ĉe l' Finnlandaj pinsablejoj loĝis
Paavo; kamparana, sur frostplena hubo,
ĝian teron flegis per senlacaj manoj;
sed rikolton de l' Sinjoro li atendis.
Kune loĝis li, infanoj kaj edzino
kaj en ŝvito panon malabundan manĝis,
fosis defluilojn, plugis kaj semadis.
Venis la printempo, neĝo fordegelis,
kaj kun ĝi duono fluis for de l' ĝermo.
Venis la somero, kaj ekfalis hajloj
kaj duonon de la spikoj teren batis.
Venis la aŭturno, reston prenis frosto.
La edzino ŝiris siajn harojn, diris:
"Paavo, Paavo, malbenito de la Sorto!
Prenu ni bastonon. Dio nin forpuŝis.
Malfacile almozpeti, pli — malsati."
Manon de l' edzino prenis li kaj diris:
"La Sinjoro provas nur, Li ne forpuŝas."
Miksu vi duone panon kun pinŝelo!
Mi duoble pli da defluiloj fosos,
sed rikolton de l' Sinjoro mi atendos."
ŝi duone miksis panon kun pinŝelo,
li duoble pli da defluiloj fosis,
ŝafojn vendis por aĉeti grenon, semis.
Venis la printempo, neĝo fordegelis,
sed kun ĝi neniom fluis for de l' ĝermo.
Venis la somero, kaj ekfalis hajloj
kaj duonon de la Ia spikoj teren batis.
Venis la aŭtuno, reston prenis frosto.
La edzino batis sian bruston, diris:
"Paavo, Paavo, malbenito de la Sorto!
Lasu nin do morti, Dio nin forpuŝis.
Malfacila estas morto, pli — la vivo."
Manon de l' edzino prenis li kaj diris:
"La Sinjoro provas nur, Li ne forpuŝas.
Miksu vi duoble panon kun pinŝelo!
Mi duoble grandajn defluilojn fosos,
sed rikolton de l' Sinjoro mi atendos."
ŝi duoble miksis panon kun pinŝelo,
li duoble grandajn defluilojn fosis,
brutojn vendis por aĉeti grenon, semis.
Venis la printempo, neĝo fordegelis.
sed kun ĝi neniom fluis for de l'ĝermo.
Venis la somero, kaj ekfalis hajloj
sed neniom de la spikoj teren batis,
Venis la aŭtuno, frosto — for de l' kampo —
ĝin orflava lasis por la rikoltonto.
Tiam Paavo genufalis kaj li diris:
"La Sinjoro provas nur, Li ne forpuŝas."
Kaj edzino lia surgenue diris:
"La Sinjoro provas nur, Li ne forpuŝas."
Sed kun ĝojo diris ŝi al sia edzo.
"Paavo, Paavo, rikoltilon ĝoje prenu!
Tempo estas nun por vivi gajajn tagojn,
estas tempo por forĵeti la pinŝelon
kaj por fari panon el sekalo pura."
Manon de l` edzino prenis li kaj diris:
"Ho, virino, provon indas li nur, kiu
proksimulon en mizero ne forpuŝas.
Miksu vi duone panon kun pinŝelo,
frostigita staras kampo de l' najbaro."