J. H. W. Doorneveld: Paco - kaj - Preĝejeto kara - paco.htm

J. H. W. Doorneveld:

Paco - kaj - Preĝejeto kara.

Paco

Tempo flugas
kaj jam plugas
sulkojn tra la vivokamp',
kie trene kaj lacege
plueniras ni en ramp'.

Tempo skurĝas,
kaj jam urĝas
repaciĝo en la mond',
por ke fine ni saviĝu
el la ruĝa, sanga ond'.

Jaroj pasas
kaj frakasas
mondon sub laciga prem'
de militoj kaj kvereloj,
fordronantan en plorĝem'.

Al la paco ni sopiras,
al la paco sur la ter',
de la paco ni deziras
realiĝon de l' esper',
kiun portis la homaro
tiom zorge, plenfidante,
malgraŭ timo kaj mizer'.

Paco, paco, sankta paco,
vi, de Dio la donaco,
venu, por ke nia kor'
kantu en decida hor'
kaj kliniĝu en ador'
antaŭ vi, ho Disinjoc'...

Preĝejeto kara

Inter verdaj la montetoj
valoj ravaj, riveretoj,
trovis mi en bona hor'
ripozejon por la kor',
Preĝejeto kara!
Sonorilo klara
vokas min
al via sin'.

El la bruo de la vivo
fuĝis mi post longa drivo
al ripozo en natur'.
for el homa la kultur'
Preĝejeto kara!
Sonorilo klara
vokas min
al via sin'.

Inter ŝirmaj viaj muroj
deŝiriĝis fortaj ŝnuroj,
kiuj ligis min al sort'
kondukanta nur al mort'.
Preĝejeto kara!
Sonorilo klara
vokas min
al via sin'.

En preĝejo intermonta
tuŝis min la vivo fonta;
sur genuoj en ador'
peteganta por favor'
al la Dio vera,
for el mondo tera,
venis mi
al vi, ho Di'.

Preĝejeto kara!
Sonorilo klara
vokas min
al via sin'...
Mi revenos,
ĉar min benos
voĉo via,
amo Dia.

Notoj
J. H. W. Doorneveld, Dordrecht, Nederlando.
Ni ne havas aliajn informojn pri la verkisto.
Paco el: La Praktiko, n-ro 1-5, 1946.
Preĝejeto kara el La Praktiko, n-ro 10-12, 1946.
(Post via legado de la paĝo:) - Nun al: Klaku: Novaj paĝoj:
La tuta enhavo de la paĝoj: ...aŭ... Niaj hejmpaĝoj:
...aŭ... Nia adreso: