Adriaan Kloek: Kanto de pandisportisto(esperanto) - pandis.htm

Adriaan Kloek
Kanto de pandisportisto

Ĉiutage promenadas
Mi kun ĉaro sur la strat',
Kaj nur mia panoĉaro
Estas mia kamarad'.

Daŭre mi disportas panon
De l' mateno ĝis vesper',
Kaj mi puŝas mian ĉaron
Ne grumblante pri veter'.

Kiam pluvas, neĝas, frostas,
Vipas ventoj en aŭtun', -
Eĉ mi devas pandisporti,
Kiam rostas min la sun'.

Tiam mi ne puŝos ĉaron,
Kiam morta estos mi;
Tiam mi ne vendos panon.
­Tutfinita estos ĝi.

Kiel pano en la ĉaro
Iros mi al la tombej',
Kaj neniam plu mi pensos
Pri la panoj de l' bakej'.

Notoj

Adriaan Kloek (1888 - †) Amsterdam, Nederlando.
El: Heroldo de Esperanto, Köln.
N-ro 26 (783), 1-an de julio 1934.
Redaktoroj: Teo Jung/Joseph Ferdinand Berger.