Tiun vesperon estis denove sufokige en la haveno.
La boatoj estis ĉiuj enirintaj, la bruado de la tago estis pasinta. Kvankam la sunradioj ne plu falis sur la hele reflektantaj zinkaj kaj vitraj tegmentoj, tamen la varmeco pendis en la ĉirkauaĵo.
Nur tre malrapide la tenejoj malvarmiĝis.
En trankvila parto de unu tenejo societo da maristoj sidis.
Enlandaj individuoj de ĉiu speco: Estis makasarano inter ili, ambonano, batavia junulo kaj kelkaj amikoj el madura insulo.
Tie la societo preskaŭ ĉiam estas miksita. De ĉiu speco, kunigita de la granda maro.
Kion ili faris?
Ĉu vi povas imagi, ke ili pasigus sian liberan tempon alie ol per kartoj aŭ alia hazardludo?
Ili sidis ne por sin kapabligi por la ekzameno de maristo, nek por aliaj altaj ofieoj. Ili hazardludis, tre ordinare kaj sen arogo. Kun nur unu celo: por cirkuligi sian havaĵon.
Salamo ne kunludis. Li estis maldiktalia enlandano, kies nacieco ne facile povus esti difinata. Li staris aparte de la grupo kaj malbonhumoris.
La viro estis forta, kaj ofte havis disputojn kun siaj kamaradoj de la ŝipo.
Li ĉiam havis la kutimon provi sian forton kaj per tiaj penadoj li iufoje havigis al siaj kolegoj elartikigon de la makzeloj.
La interrilato kun Salamo estis pro tio neniam tre gaja, ĉar ĉe malsama opinio oni povis havi la ŝancon esti helpata tre forte en la ĝusta vojo.
Pro tio Salamo estis preskaŭ ĉiam sola kaj tial li ankaŭ nun staris ĉe la pordo de la tenejo, malkontenta.
Oni kompreneble incitis lin. Tion oni ĉiam faris. La kolegoj ne povis lin toleri kaj tial Salamo estis suspektema pri iu neatendita atako.
La grupeto, kiu estis hazardludanta per malgrandaj kartetoj, ne okupis sin pri Salamo.
Estis kantoj, ridoj - oni havis plezuron.
Estis kantataj konvenaj "pantun'oj (kantoj), en kiuj la virinoj estis glorataj kaj estis farataj komparoj, kiuj entenis sufiĉe riskajn aludojn pri la amo.
Tiel postulis la marista kutimo.
Tio tedis Salamon jam delonge.
Li staris sola ĉe la pordego, kaj ili havis la plezuron. Cetere li trovis malbelega, ke ekzistas momentoj, kiam oni ne bezonas lin.
Kaj precipe tiu kantado tre ofendis lin. Kiel oni kuraĝis kanti sen demandi al li?
Krom tio la ŝercaĵoj estis malspritaj.
Ekzemple vi havis tie tiun ambonanon. Kion li nun denove paroletis? Salamo aŭskultis. Sonis kiel ekscito. La ambonano mallaŭte kantis:
Madjulah balatentara,
Brani lavan kami ini,
Mentjari musuh gagah perkosa,
Dengen laskar ofisir bisa usiri.
Jes, tio estis pravoko. Ili klare diris, ke ili ne estis timaj kaj ke tiu "armeo" per kiu ili celis Salamon, devis sin montri. Salamo ekscitiĝis pli kaj pli.
Nun ili denove kantis ion alian. Tio sendube iris al lia celo. Kantis unu mokante:
Anak item, anak binatan,
Enkau dateng, tidak perlu,
Mukamu item seperti orang-utan,
Sebenarnja enkau tidak tau malu.
Ili do ofendis lin kiel nigrulon, beston, kiun ili ne bezonis kaj kiu havis nigran vizaĝon kiel simio, kiu ne konas honton.
Tia jam estis troa.
Salama fermpremis la pugnajn, faris salton kaj ekkriis: Hajo, antaŭen! Unuiĝu vi javanoj, ambonanoj kaj menadanoj! Se vi ne faras, mi forigos vin ĉiujn!
Kaj li falis sur la grupon de la kartludantoj, ne plu pensante.
Li eligis tranĉilon.
Kun freneza kolerego li pikis, li pikis per la armilo, kie li nur povis trafi.
Li nenion plu vidis, - vualo antaŭ la okuloj.
Oni embarasis lin: li do pikis al la tuta grupo.
Oni insultegis lin ... kvar kadavroj baldaŭ kuŝis en la tenejo kaj la resto forrampis.
Unu minuto poste la gardisto de la kvartalo, terurigita de la alarmo, venis. Li trovis tie la viron kun la tranĉilo. Salamo staris, la ŝanĝita vizaĝo kaj la okuloj fikse rigardantaj, meze en la tenejo.
- Kiu ci estas? - li kriis al la gardisto.
- Polico, - la viro diris kviete.
Salamo faligis la tranĉilon kaj etendis siajn manojn.
Sen rezisto li lasis sin konduki.
Tio okazis antaŭ nelonge en oktobro, en pasinta jaro.
Mallonge li staris antaŭ la landjuĝisto.
La historio denove estis priparolata. Salamo diris, ke li defendis sin memo Li estis atakita ... de la pantun'o.
Sed la juĝisto ne povis akcepti tiun tre orientan argumenton. Li tial postulis dek-kvin jarojn.
Kaj tion la sovaĝulo ricevos. Sed estas tre certe, ke Salamo ne multe komprenas tion. - -
Tial la landjuĝisto kelkafoje antaŭ la verda tablo renkontas strangajn figurojn kaj li koniĝas kun la malaperanta enlanda kompreno.