Papilio ŝvebis alte, alte en la aero. Ŝi ĝuis sian liberecon, sian belecon, kaj precipe la rigardadon de ĉio, kio estis sub ŝi.
- Venu, venu ĉi tien ... supren! ŝi ŝajnis instigi siajn fratinojn, kiuj tute malsupre rondflugetis sur la floroj de la tero.
- Ni trinkas mielon kaj restas malsupre.
- Ho,karaj fratinoj, se vi scius, kiom belege estas, ĉion superrigardi. .. venu!
- Ĉu troviĝas floroj tie supre, el kiuj ni povos suĉi la mielon, kiun ni papilioj bezonas por vivi?
- Oni vidas de ĉi tie ĉiujn florojn ... kaj tiu ĝojo ...
- Ĉu vi havas mielon tiesupre?
Vere, mielo ne trovigis tie supre ...
La kompatinda papilio, kiu malŝatis la vivon malsupre, laciĝis ... Tamen ŝi klopodis elteni! Estis tiom bele, ŝi opiniis, ĉion superrigardi, ĉion kompreni per unu rigardo. Sed mielo ... mielo? ne, mielo ne estis tie supre.
Kaj ŝi malfortiĝis, tiu kompatinda papilio! Ŝia flugilbato iĝis malrapida, ĉiam pli malrapida. Ŝi malleviĝis ... kaj ŝi superrigardis ĉiam malpli.
Tamen ŝi volis! Ne, ne helpis, ... ŝi malleviĝis ...
- He, jen ŝi venas, kriis la fratinoj. Kion ni diris al vi? Tamen ŝi venas, same kiel ni, suĉi mielon el la floroj ĉi tie malsupre. Ni ja sciis tion!
Tiel kriis la fratinoj, ĝojaj pro tio ke ili pravas, kvankam ili pravis pro manko de la beleco supre.
- Venu; kaj suĉu mielon kiel ni!
Kaj la papilio malleviĝis... ĉiam pli ... kaj volis ankoraŭ ...
Jen estas florarbeto ... ĉu ŝi povos atingi ĝin?
Ŝi jam ne malleviĝis ... ŝi falis!
Ŝi falis apud la arbeton, sur la vojon, en la radsulkon ...
Kaj tie ŝi estis paŝdetruata de azeno.