![]() Carolina Marcial Dorado La papilo de l' Alcázar.
Tradukisto: B. Gerdman
|
|---|
|
Hixem III, reĝo maŭra de Sevilla, tre ŝatis iri inkognite tra la urbo. Li kaj lia poeto favorata kutimis promenadi maskitaj. Ofte ili babilis afable kun la preterirantoj kaj la almozuloj kaj konversaciis kun la juĝistoj eksterurbaj. Ili eniris en la publikajn salonojn kaj sidante sur multekostaj tapiŝoj orientaj regalis sin per densaj trinkaĵoj aromaj. Certan tagon, kiam ili promenadis sur la bordoj de la larĝa Betis, la kalifo subite ekhaltis, kaj rigardante al la arĝentaj ondoj de l' akvoriĉa rivero li diris al la poeto: -El viento transforma el riokaj ne povante kompletigi la versaĵon petis la amikon, ke li finu ĝin. Vane la poeto kortegana klopodis trovi la rimojn deziratajn. Lia muzo, sterila en tiu kriza momento, rifuzis al li la deziratan inspiron, la konvenan rimon. Sed subite ekaperis el inter la arbustoj ĉarma junulino, Carmela, la bela ciganino, kiu vivadis en unu el la kabanoj kovritaj de floroj ĉe la bordo de la fama rivero. -Mejor cota no se hallala knabineto diris kun arĝentsimila rideto kaj faris rivereneon al la junaj amikoj. Kaj rakontas la tradicio, ke Hixem ekestis ravata de la beleco kaj inteligento de la junulino, kaj multajn vesperojn je la sunsubiro sidante apud la trankvilaj akvoj de la rivero Betis la reĝo maŭra kaj la eta ciganino recitadis kune versaĵojn delikatajn, entonigis kanzonojn melodiajn kaj rigardadis absorbitaj la steletojn malproksimajn. - Sed, kiu vi estas, vi poeto kiu min inspiras, kantisto kiu min entuziasmigas, saĝulo kiu min instruas? - la vagulino certan tagon demandis al sia juna amiko. - Mi estas - la reĝo diris - la elektito de Allah, la protektato de Mahometo, lia profeto; mi estas la kalifo de Sevilla; kaj mi volas, ke vi venu kun mi al mia Alcázar, kiu estas palaco el perloj. Ĝiaj kortoj el marmoro, ĝiaj fontoj el alabastro, ĝiaj sveltaj kolonoj, ĝiaj muroj el porcelanpecoj en multoblaj koloroj, ĝiaj skulpitaj plafonoj, ĝiaj tapiŝoj persaj kaj silkaj ŝtofoj el Damasko; ĝiaj mirtoj, cipresoj, oranĝarboj, la najtingaloj kaj la fiŝoj kaj skvamoj el oro, ĉio, ĉio estos via, venu! Sed la eta ciganino fiera levis la kapon, faris profundan saluton al la mirigita Hixem kaj reiris por ĉiam al sia kabano kovrita de floroj, jen sur la bordoj de la trankvila rivera. Certan vesperon la gaja ciganeto dancadis en la lumo de la luno, ĉar si ekaŭdis, ke ŝia malnova amiko ĵus subskribis la pacon kun la reĝo kristana, kaj ŝi sciis, ke ĉi tiun vesperon estas festeno en la Alcázar. Carmela sentis profundajn dezirojn vidi sian amikon Hixem kaj kantis al la luno; faris poste elektitan dancon, envolvita en radio brileganta de ĝia lumo milda, kaj humile ekgenuante petis ĝin respekteme, ke ĝi faru al ŝi favoron. Feino vestita per arĝento tuj aperis antaŭ ŝi. - Mi estas la feino de la ĝojo, kaj min sendis mia sinjorino, kiu iluminas la strafloroj de la misteraj ĝardenoj de l'Alcátojn mallarĝajn, donas bonodoron al la zar, kaj ĝojigas la koron de la plorantoj, por ke vi komplezu al vi. - Feino de la ĝojo - Carmela diris kisante la borderaĵon de ŝia brila vesto, - plenigu mian koron malĝojan per via lumo kaj per via ĝojo; kaj permesu al mi, ke mi flugu al Alcázar por vidi mian amikon Hixem, kiu solenas ĉi-vespere per pompa festeno la feston de la paco. - Vi flugu - la feino diris tuŝante la belbelan kapon de la eta ciganino per sia magia vergo. Momenton poste Carmela estis transformita en belan papilion kun delikataj koloroj kaj graciaj flugiloj. Ŝi flugis kaj flugis, ĝis ŝi atingis la palacon de l' Alcázar. Gvidate de la lumo el lampoj, lanternoj kaj kandelabroj ŝi alvenis al la salono de la festeno. Ŝi ĉirkaŭflugis super la tablo, inter la princoj kristanaj, la generaloj maŭraj, kaj inter la belegaj sultaninoj. Ŝi karesis per siaj molaj flugiloj la vizaĝon de sia amiko kvazaŭ dirante al li: Estas mi, tie ĉi mi estas, kun vi. En la lumo de prismaj koloroj kiu radiadis el kandelingo pendanta de la skulpita plafono kun steletoj el oro, ĉirkaŭflugis sencesa kaj brila la ĝoja papilieto. La postan matenon oni trovis en la korto de la Virgulinoj. tuj apud kelkaj florantaj oranĝarboj la inertan korpon de belbela ciganineto. Kaj rakontas la legendo, ke super la korpo ĉirkaŭflugis graeia papilieto kun flugiloj el oro. Ankoraŭ hodiaŭ en tiuj kvietaj noktoj, kiam la luno karesas la Alcázaron, kaj dum en cipresoj kaj poploj la najtingaloj kantas melodiajn tonojn, papilieto ludetadas en la ĉambregoj kaj galerioj de la palaeo maŭra. Tiuj ekzistas, kiuj asertas, ke en la korto de la Virgulinoj aŭdigas susuroj de voĉoj harmoniaj, kiuj recitas versaĵojn kaj entonigas melodiajn kanzonojn. Kaj la fontano el marmora ŝajne diras: venu, venu, ĉio estas via, ĉio, ĉio. La papilieto ĉirkaŭflugas senĉese kaj foriĝadas en arĝenta radio al la steletoj malproksimaj. Antikva tradicio diras, ke la animo de la virgulinoj ciganaj flugas al la ĉielo en formo de beleta papilio kun flugiloj el oro.
|
| Notoj |
|---|
|
(1) - La vento transformas la riveron - En kirason el maŝoj.
(2) - Pli bona kiraso ne troviĝas - Kiel ĝin glaciigas la frosto. Carolina Marcial Dorado (1889 - 1941) hispana verkisto kaj artisto. El: Svenska Esperanto-Tidningen/La Espero n-ro 11, novembro 1930. |