![]() La Nova Paradizo
|
|---|
|
|||
|
La kara Dio penseme murmuris en sia longa, blanka barbo: "Ho, kiel alplaĉa kaj agrabla estis la paradizo, kiam mi metis ĝin en la mezo de Azio (laŭ alia scienca pensisto ĝi troviĝis en Kaŭkaso.) Ankoraŭ mi memoras la kurantajn cervojn, la kolombojn kaj la koturnojn, kiuj havas sur la kapo tiel etan plumtufon. La fruktarboj prezipe estis sukcesaj, kaj flanke de ili mi metis tabuleton kun la surskribo "Estas severe malpermesite kolekti fruktojn!" Ĉio tiel pura estis, kaj la vojoj estis kovritaj de gruzo, kaj estis dimanĉo la tutan semajnon. Vere ĉagrene, ke tiuj fiuloj tiel nefidindaj estis kaj detruis al mi ĉion." - - Tiel la kara Dio longe meditis pri siaj memoroj. Kaj ĉar li ne plu estas tute juna kaj ĉiam estis iom memdecidema, tial li diris al si mem: "Sed nun mi vere volas planti novan paradizon por mi mem, same kiel la antaŭa. Sed tion fojon mi estu pli singarda. Ĝi kuŝu pli flanke!" Li etendis sian dian manon super la vastan oceanon, kaj tuj aperis el la akvo granda insulo kun bluaj montoj kaj altaj rokoj. Kaj tuj la insulo kovris sin per kamforarboj. Spic-kreskaĵoj elkreskis en la vaporantaj valoj, bananoj kaj ananasoj jam estis maturaj, kaj la plej mirindaj peltbestoj rapidiĝis trans la herbejon. Tavoloj de pura arĝento montriĝis brile en la rokmuroj. Pretiginte ĉion la kara Dio kreis al sia nova paradizo aŭroron tiel rava, ke neniam antaŭe vidis similan, kaj laŭlonge de la insulbordo la ondresalto kantadis laŭdon al la Sinjoro. Kiel iam li rigardis ĉion, kaj ŝajnis al li, ke ĉio estas tre bona. Du tagojn poste la angla kanonboato "Aroganto" preterpasis la okcidentan insulbordon. La komandanto, kapitano Bruem, kiu vidis la insulon la unuan fojon. albordiĝis, hisis la anglan flagon kaj baptis la insulon "Lando de reĝino Elisabeth". Samtempe la franca pasaĝerboato "Gaskono", alportante operet-trupon el Valparaiso, pasis laŭlonge de la orienta insulflanko. La kapitano, kiu vidis la insulon la unuan fojon, albordiĝis, hisis la francan flagon kaj baptis la insulon "Insulo de la frateco". Juĝejo. Militdeklaro, Gasatako. Pikilfadeno. Man-grenadoj. Fortreoj. 14 punktoj. Tamburpafado. Blokado. Jugoslavio. Naĝantaj minoj. Artefaraĵo. Parvenuoj. Tankoj. Brasiko. Anarkistoj. Militpastroj.Fibestetoj. Milit-korespondantoj. Panrajtigiloj. Avidatakoj. Paperĉemizoj. Pesto. Mussolini. "La diablo prenu ilin", kriis Dio, "nun estas finita mia pacienco. La tutan planedon mi volas neniigi. Mi detruas ĝin. Se ne, ĝi detruas ĉion kreitan!" Kaj li pugnis sian manon, terure kolera, kaj tenis ĝin super la malgranda, bruna kuglo, kiu, odoraĉa kaj fajrera, rapidiĝis tra la spaco... La bona Dio ne batis, Denove li metis la manon en la poŝon, kaj mildiĝis iom liaj trajtoj. "Ne", li diris al si mem, "antaŭ ol ion realigi, oni devas bone pripensi la sekvojn, - estu maljusto kontraŭ la papilioj."
|
|
| Notoj |
|---|
|
Aŭtoro: "Ajno" - (ni ne scias, kiu ŝi estas...) El: La Semajno, , Danio, Desegnaĵoj: H. E. Jensen. n-ro 9, 3-a jarkolekto, La 4-an de marto 1939.
|