Kiam en pasinta jaro Arboj floris Kaj ornamis Mondon nian,... en kamparo Mi adoris Vin kaj amis ! Kiam la florar' burĝonis, Brilis hela Suno varma..., Mi nur sole tiam konis Vin, plej bela, Vin, plej ĉarma! Kiam venis nur julio, Ĉarma horo Maja pasis... Tiam vi, ho kara Dio, Sen doloro Min forlasis! Kiam nun printemp' revenas Stranga ia Kuras diro: Vi por ĉiam apartenas al alia Fremda viro!!
Kiam la florar' burĝonis, Brilis hela Suno varma..., Mi nur sole tiam konis Vin, plej bela, Vin, plej ĉarma!
Kiam venis nur julio, Ĉarma horo Maja pasis... Tiam vi, ho kara Dio, Sen doloro Min forlasis!
Kiam nun printemp' revenas Stranga ia Kuras diro: Vi por ĉiam apartenas al alia Fremda viro!!