Pasis jam multaj jaroj, de kiam mi, servante ĉe princo, kiel juna arbar-adjunkto kun kelkaj kolegoj ricevis la komision, kapti nove naskitajn kapreolidojn en libera ĉas-regiono. Ili estis destinitaj por la princa kastelparko. Ne facila estis tiu tasko, ĉar en la arbar-parto, kiu estis atribuita al ni, ekzistis nur malmultaj kaj tre maltrankviligitaj kapreoloj. Tial oni esperigis pri altaj favoraĵoj tiun, kiu venos kun la unua kapreolido.
Sekve mi do provis mian ĉasadŝancon vespere de iu bela majtago ĉe la rando de dezerta arbarherbejo. Antaŭ mi belegis la long-etendita, mallarĝa herbejo en la plej abunda printemverdeco, enkadrigita de malhela koniferarbo. Sonorilsonoj ŝvebis al mi ĉi tien nur obtuze de la malproksimega vilaĝo-preĝejeto. La koncerto de la akridoj kaj cikadoj en la herbejo, la birdkantado kaj kukolvoko en la arbaro jam de longe silentiĝis, la ombroj pli kaj pli longiĝis. Estis tiu harmonio, pri kiu iu poeto skribis: "Super ĉiuj pintoj estas ripozo ..."
Mi akrigis miajn kapablojn; estis la tempo, kiam la ĉasbestoj eliras por sin paŝti. Kaj efektive, ne plu longe daŭris, jen singardeme elpaŝis, ĉiuflanken esplorflarante, kapreolino sur la herbejon. Kaj malantaŭ ŝi ŝanceliĝis, ankoraŭ sur malfortaj piedoj malgrandeta estaĵo, la kapreolido. Por elektivigi mian intencon, mi devis atendi, ĝis kiam la kapreolino estis perfekte fidema. Kiam ŝi estis alveninta en la mezo de l' herbejo, mi ĵus estis min alŝtelonta, kiam ekhaltigas min la stranga konduto de la kapreolino.
Ĉar ŝi ĉirkaŭensaltis kiel freneza, sin levis per la postpiedoj kaj frapis per la antaŭpiedoj la teron. Jen mi efektive kiel kaŭzon ekrimarkis vulpon, kiu rabeme ŝteliris al la ido, sed kiu ĝustatempe estis rimarkita kaj persekutita de la kapreolino. Per furioza pasio detendis la patrino sian idon kontraŭ la rabisto, ĉiam pli kaj pli trudemiĝanta, ĝis kiam ŝi sukcesis per la malmolaj ŝeloj de siaj antaŭpiedoj, konvinki lin, ke li tiufoje ne havis bonŝancon. Rapide li saltis arbaren. Nur nun mi riskis pafon al la vulpo. Brue la resonego interrompis la trankvilecon de l' arbaro. Sed bedaŭre mi vidis tuj, ke mi maltrafis. Nun mi rapidis al la loko, kie mi vidis la kapreolidon laste, dum
kiam la patrino malaperis en la arbaro. Post longa serĉado mi trovis la ideton, kiu instinktive sin estis preminta en la plej densan herbon. Singardeme mi levprenis la tremantan malgrandaĵon. Tiu gracia, blanke ŝpruc-makula, eta arbargazelo estis treege ĉarma. Same kiel irisaj vitro-buloj, la grandaj, belaj kapreol-okuloj brile sed timeme volbis. Mi sentis la sango-baton de la ekscitita besteto.
Apenaŭ mi faris kelkajn paŝojn kun mia rabaĵo, kiam ĝi komensis kriadoj per laŭtaj, lamentaj sonoj. Jen aperis subite en streĉita galopo la kapreolino ĉe la dekstra arbarrando, pretersaltis preskaŭ tuŝante min kaj malaperis en la arbaro maldekstre. Mi trankvile pluen paŝis. Ankoraŭ krietis la malgranduleto. La patrino venis nun same rapideme de maldekstre dekstren. La ideto nun ĝemis eĉ pli laŭte kaj pli penetrante. Nun la maljunulino tuj reaperis kaj tiuĉifoje ĉirkaŭkuregis min en grandaj rondoj, dum kiam mi senkompate pluenmarŝis. Mi
ja bedaŭris la bestojn, sed mi devis memori je la "altaj favoraĵoj", kiuj logis min, kaj mi restis malmilda. Mi prenis nun la idon pli oportune kaj varmigis ĝin. Sed la obtuzigitaj lamentsonoj eble ŝajnis al la kapreolino eĉ pli danĝeraj. Ŝi nun spirale ĉirkaŭkuris min en pli kaj pli malvastaj rondoj kaj fine haltis dek paŝojn antaŭ mi.
Nun mi ekstaris kun la krietanta ido. Hezite la patrino riskis ankoraŭ kelkajn paŝojn, kvazaŭ altirite de ne kontraŭstarebla forto. Malgraŭ ke ŝi ja jam devis konsideri min kiel sian ĝismortan malamikon pro la antaŭa pafo, ŝi tamen obeis al la helpkrioj de sia junulo kaj okulumis min per tiom petega, kortuŝa esprimo, ke mi ne plu povis alie: Mi devis lasi libera la kapreolidon.
Tiom da fidele sinoferanta patrinamo mi ne povis lasi sen rekompenco. Mi metis la idon sur la teron, kie ĝi unue ŝanceliĝe kuris en la direkton de la kapreolino kaj poste ree krietis. Jen la maljunulino renkonten iris duonan vojon. Apenaŭ kvin paŝojn antaŭ mi, la ĉasaĵo, alie tiom timema, lekis karese sian regajnitan idon. Ambaŭ ŝajne tute forgesis min. Malrapide ili forpaŝis al la ŝirma arbaro, en kiu ili malaperis.
Intertempe la krepusko tute kovris la arbaron kaj en la brilo de la leviĝanta luno mi direktis miajn paŝojn hejmen.
Kvankam tiam alia ricevis la "altajn favoraĵojn" de l' princo, mi tamen ankoraŭ eme rememoras pri la malofta travivaĵo, kiu igis min observi la psikan vivon de simplaj arbarbestoj. Estis nur malgramda epizodo, kiu tamen igis min ekkoni, ke unu el la plej gravaj principkondiĉoj por konservado de pli altaj estaĵoj estas tiu potenco, kiu nobligas eĉ la beston, kaj kiu estas entenita en la sola vorto:
Patrin-amo.