Ne per grandaj gestoj kaj forta vort'
montru vi la amon al hejma kort'.
Sed per man ĉe plugilo,
en garbej' per batilo,
kaj ĉe skribotablo per pensofort'.
Patrolandon formas vi per la vol'.
Belo, riĉo estu por ĝi simbol'.
Vian agon atendas
ĝi kaj vin nur dependas.
Patrolando iĝas laŭ kred' kaj vol'.
Regas ne Svedlandon malvarm', malhel'.
Feron donis ter' post glacidegel'.
En somer' nokt' lumiĝas,
kaj sekal' maturiĝas
dum la zum' del sveda grandpin' en bel'.
Nun ekaŭdu, neĝa kaj suna land'!
Kirlu vin, vi ondoj je lagostrand'!
Jes, ekkantas nun miloj
da bonvolaj gefiloj
kaj laboras jen por la patroland'.