Gunnar Beskow: Peko kontraŭ la sango (esperanto) - peko.htm

Gunnar Beskow
Peko kontraŭ la sango.

Tradukisto: ?

Jes, ni pekis,
ni, okcidentaj
mondestroj.
Sango Tasmania krias
el bordarbaroj obtuzaj pro disondado,
sango Ona-indiana
el la herbo de stepoj,
sur kiujn spiregis la suno.
Samoa,
Tahiti,
varmotremanta Sumatra
kun panterarbaroj lianaj -
De la nigraj sklavhavenoj sur Ebura Bordo
ĝis kotonkampoj apud Missouri
iradas ondoj de sango, sango,
el la koto kaj mortŝvito de l' infere
varmegaj ŝipventroj.

Sango -
Ho, vi blankaj viroj,
kristanoj, krucistoj, granduloj,
kun blanka haŭto kaj blankaj, paliĝintaj animoj,
ĉu vi aŭdas la voĉon de l' sango?

Ni - nigra sango, ruĝa
pro la suno de l' Afriko, pro la koloro de la tero.
Sur niaj lipoj vivas kanto,
en nia koro ĝojo.
En nia sango loĝas Dio -
- freŝa, ĵuskreinta,
proksima alia fontvejno de la vivo.

Pale, rigide pro blanka volo,
post muroj de malakcelo kaj antaŭjuĝo,
nin malestimas vi.
Peze refluas la suko de viva vivo
kaj frostaj koroj flegme pumpas
flavan limfon tra la 'pasejoj de via sango.
Saĝaj cerboj, formas malbonajn pensojn,
­kaj fortaj manoj agas freneze.

Ĉu vi aŭdis la infanon en nia rido,
la muzikon en la animo de ni,
la ritmon de brunaj korpoj -
­Tremu, vi sekrete gravedaj de morto,
tremu antaŭ la amantoj de la vivo!

Notoj

Gunnar Beskow (1901 - 1991), sveda geologo kaj verkisto,
en si unuigas gravan scienculon kaj ravan poeton. Li profunde rigardis en la fermentan
hodiaŭon kaj provis per poemoj kaj traktaĵoj kaj per moderna Faŭstodramo pentri
nian spiritan situon. Sur biologiaj faktoj li fon­dis etikon, ne malproksima de la kristana
amo alia proksimuloj. Tiu etiko indigne sin kaŝas sub ĉi tiu poemo.

El: Svenska Esperanto-Tidningen/La Espero
n-ro 3, marto 1937. Redaktoro Bernhard Eriksson.