![]() Marjorie Boulton: Bildoj el mia albumo:
Ivo Lapenna - Reto Rosetti - Paul Neergaard - |
|---|
|
Ivo Lapenna, ĉiusence granda,
|
Rossetti, la kaptema Reto, kun multaj libroj sur la breto, inter oreloj — scio vasta, estas maŝaro tre elasta. En la KVAROPO li kvaronis, kaj tie tre malmonotonis per strofoj gajaj kaj satiraj, bildaj, pensigaj aŭ sopiraj EL LA MANIKO poste venis la mano kiu apartenis al Reto kaj ekkaptis nin per la trafemo kaj rafin' de proza stilo, kaj multscia vivobservemo simpatia. Kiam verkisto nova startas, Rossetti lin volonte vartas; li oferegas tempon tuj por servi al Esperantuj', estante vere patriota pri tiu bela land' kreota. Se foje li akremas strange, kaj vundas eĉ amikojn lange, tiu kruelo estas nur reago kontraŭ la terur' tragika de la homa stato; amaro fontis el kompato. Tial ni ŝatu nian Reton kaj, kun ta dornoj, la... Rozeton.
|
|
Scienca stilo Esperanta
|
Parolostilo milda, onda; ronda vizaĝo, preskaŭ ronda korpo, sereno kaj solido, karesoj gajaj, gaja rido — jen nia Don-Juano, ĉu ne? - Jes, ofte li radias sune. Tamen, tra suferad' kaj timo, noble konstantis la animo; kiel Regulo li sinceris, kaj en katenoj li liberis, Kuraĝe li, kun eta fisko, eldonas en senĉesa risko. Pro Esperanto li zelotas, kvankam li mem tre poliglotas. Li volas helpi la homaron disbati ĉiun fian baron kaj iri preter superstiĉo al la Insuloj de Feliĉo.
|
|
Dialektike, dialekte,
|
Venas kun manuskripto-rismo Szilágyi de la NORDA PRISMO, mia patreto Esperanta, tiel malalta, tiel granda. Li kreis la PRAKTIKAN KURSON*) kaj regas la Belart-Konkurson; iam li fabeladis moke, sed nun preferas krii koke; l' animo pacas en konkordo inter la sudo kaj la nordo; LA GRANDA AVENTURO viva lin trovas brava kaj aktiva. Li ja recenzas kaj kritikas, sed kiel bone li amikas! Sub lia koboldec' vuala kaj harostil' originala troviĝas koro homofrata el oro dudekkvarkarata.
|
|
En Estoni' paduso falas;
Sed blankaj floroj jam kristalas
La delikata art' realas, Paduso daŭro blankpetalas.
|
Jen Margareto kaj Davido
|
| Notoj |
|---|
|
*) Per kiu mi eklernis nian lingvon.
Boulton, Marjorie. *7.5.1924, - Anglino. Verkistino en la angla kaj esperanta lingvoj. De 1948 instruistino kaj 1962-70 estrino de instruistina seminario. Lektorino pri anglaj lingvo kaj literaturo, doktoriĝis en 1976. Esperantisto de 1949. Ŝi verkis dudekon da libroj en la angla kaj esperanta lingvoj, interalie faman anglalingvan biografion pri Zamenhof. Ŝiaj esperantaj verkoj ampleksas ĉiujn literaturajn specojn, de la liriko kaj la proza rakonto ĝis dramo kaj eseoj. Verkis artikolojn pri diversaj temoj kaj eseojn precipe pri literaturo. Marjorie Boulton havas ne nur mirinde eminentan formtrovan talenton, sed ankaŭ intenson, emfazon kaj sinceron, unike kuraĝan, humanisman varmon. Akademiano. Katamiko. Movade aktiva nacie kaj internacie, direktis la kursojn en Barlastono, instruis en Grezijono, Kvinpetalo, Lesjöfors k.a. (El:www.esperanto.net/literaturo/autor/boulton.html) La poemoj el: Heroldo de Esperanto, Scheveningen, Nederlando:
Ivo Lapenna, n-ro 8 (1268)- 16.majo 1958, - |
(Post via legado de la paĝo:) - Nun al: Klaku: Novaj paĝoj:
La tuta enhavo de la paĝoj: ...aŭ... Niaj hejmpaĝoj: ...aŭ... Nia adreso:
![]()