![]() Albert Engström: La piloto Pettersson
... el la sveda lingvo. |
|---|
|
Mi estis sidanta ekster mia dometo sur Harön, pentrante mian ruĝan muron kaj mian verdan herbon, kie la printempaj floroj bruletis kiel bluaj steloj, kiam Pettersson, la ekspiloto, alvenis kunportante retsaketon da fiŝoj. Li faris nenecese longajn paŝojn, kaj liaj okuloj estis iom malklaraj sed celkonsciaj. - Ni ĵus kaptis fiŝojn amase, li diris, kaj mi volas transdoni al Engström du-tri kilogramojn. Mi estis ĝenata, ĉar ĝis tiam mi apenaŭ pli ol laŭvide konis Pettersson. Li estis blonda giganto sesdek-jara, havis tri medalojn kaj mirigan soifegon. Jen proksimume ĉio, kion mi sciis pri li krom la ĉagrena fakto, ke li estis eksigita, ĉar li erarpilotis germanan vaporŝipon, kiu pro tio surgrundiĝis ĉe Kvarngrynnan. Post tio li fariĝis bontemplano, kio kutime signifas, ke oni laŭkapable drinkadu plejeble multe, kompreneble kaŝe. Mi komprenis, ke li avidas alkoholon. Mi diris: - Per kio mi regalu Pettersson? Ĉu per Vichy-akvo, aŭ per kafo aŭ ĉokolado ? Ĉu tio? Ĉar Pettersson ja ne konsumas ian alkoholaĵon? - Ĉokolado??! Pettersson gapis vidigante duon da flavaj dentaroj. Ne-e, oni same bone povus manĝi humon, kaj mi ne estas tervermo. Tion mi tuj sciigu al Engström senparafraze! Mi ŝatas vian komplezecon, ĉar vi konjektas min bontemplano, sed tiun profesion mi forlasis antaŭ kelkaj horoj. - Nu, do, mi eble proponu brandokafon? - Tio ja sufiĉus certe; sed se vi havus viskion, oni estus eĉ je la ĝusta flanko. Estas nome tiel, ke diablulo kolerigis min, kaj tio verdire ne estas konsilinda rilate la maljunulon Pettersson. Mi tuj ŝanĝis direkton kaj ĉesis esti bontemplano. Ili jam senigis min je mia ofico, sed ili ne povos senigi min je la medaloj. Kaj tiuj flavbekuloj, kiuj estas pilotantaj nuntempe, certe devus esti dankaj, se la maljuna Pettersson iafoje akompanus ilin ... Ĉu Engström akceptos la fiŝojn aŭ ne? Ĉar mi kutime ne faras longajn ceremoniojn...ne-e, ne pro iu ajn! - Tio evidente signifas, ke Pettersson volas sciiĝi, ĉu Pettersson ricevos grogon aŭ ne! Pettersson havos grogon. kaj mi dankas pro la fiŝoj! Mi mendis el la kuirejo grogon, kaj ĝi estis alportota. Intertempe Pettersson sciigis min pri la situacio. Juna piloto ankaŭ li bontemplano, estis sarkasme alĵetinta kelkajn pikvortojn, sugestante ke la sobreco de Pettersson estas iom dubinda. - Mi ekkoleris kaj direktis al li vangofrapon, tiel ke li perdis la konscion, kaj mi diris ke tiu afero ne koncernas lin! - Sed tion li ja ne povis aŭdi, ĉar li estis sveninta! - Nu, pro diablo - alifoje oni lernu atenti! Cetere mi akcentu tion, ke la alkoholo jam savis min plurfoje, kaj ju pli multe oni kapablas drinki, des pli bone. Pri ĉi tiu afero Pettersson (*) kaj mi (*) ĵurkonfirmis ĝuste nun! La alkoholo foje savis min en la Hispana Maro. Se tiam mi ne scipovus konsumi alkoholon, mi nun ne sidus ĉi tie, kaj sekve ne prezentus al Egström ĉi tiujn fiŝojn! Mi sciis, ke li estas bona rakontanto kaj plej multe mensogas el ĉiuj sur Harön. Kaj mi sciis ankaŭ, ke li siatempe estis imponega maristo, perforte likvidinta la aferojn kun kontraŭuloj en la maristaj drinkejoj diversloke sur la terglobo. Nun oni alportis la grogon en la korton. - Ne-e, diable, mi ne sidos kvazaŭ almozulo ĉi tie eksterdome trinkante. Se oni volas servi al mi, tio okazu endome, memoru tion! - Sed endome estas varmege kiel en la infero kaj plene de mŭoj. Ĉi tie estas pli bone. - Ne gravas. Enportigu la tutaĵon! Nu, pri tio mi estis rakontonta ke, se mi ne estus tiel sperta pri alkoholkonsumado, kiel mi estas, mi nepre alfundiĝus tiam en la Hispana Maro. Estis sur la ŝipo el Liverpool. Vi kredu, Engström, ke tiufoje estis severa ondado! Ho, hurlanta diablo, kia ondegado! Sed mi kompreneble kutimiĝis al aferoj tiuspecaj - kaj malkuraĝa mi neniam estis: kiu kredus tion, tiu ricevus pugnobaton, tiel ke lia ĉemizo senenhaviĝus. - Sed ĉu ni ne translokigu la ilojn endomen? - Prave, bone! Translokigu ĉion! Mi igis la servistinon, knabinon el la provinco, enporti la grogilaron en la sufoke valmegan salonon. - La afero estas, ke ni faris grandan kaptaĵon, kaj tial mi povas cedi tiun ĉi saketon da fiŝoj, diris Pettersson. Ne pro tio, ke la fiŝoj estu pagotaj, nek pro tio, ke mi estu regalata per io ajn; sed, ĉar Engström volas regali, mi ne kontraŭas, - kaj la diablo mem, sed ne mi, estu bontemplano daŭre, se oni devas toleri, ke obstinaj flqvbekuloj insultas onin pro tio, ke oni kutimas konsumi drinkon, kvankam oni estas bontemplano - - tio ne konvenas al mi, neniel! Mi havas tri medalojn kaj ilin mi portas laŭmerite. Kaj sekve mi havu la rajton iafoje engluti etan fortikigaĵon - ĉu ne? Sed ja ne pri tio mi estis rakontanta, sed kiamaniere la alkoholo savis min en la Hispana Maro: Ondo sin ĵetegis sur nin, forbalaante ĉion, kio estis surferdeke. La ferdeko estis kvazaŭ glatrabotita, kaj la tuta viraro estis ĵetita eksterŝipen, escepte de mi, ĉar mi staris ĉe la direktilo, vi komprenas, kaj akceptis la tutan ondegon per la dorso. Ĉu Engström min kredas aŭ ne, sed fakte ili enakviĝis ĉiuj escepte de mi, ĉar la tuta ŝipanaro sin trovis surferdeke. Kaj tiam mi profitis la okazon kaj kure rapidis en la kapitanan kajuton kaj rompe malfermis ĉiujn ŝrankojn por trovi malplenajn botelojn kaj korkojn - sed tute vane! Neniuj malplenaj boteloj estis troveblaj tie! Nur plenaj boteloj kun viskio kaj konjako kaj brando kaj vino; sed la vinon mi malakceptis, kompreneble, ĉar ĝi ja nur plenigus la stomakon. Kaj tiam mi komencis eltrinki ĝisfunde tri-kvar botelojn da viskio kaj konjako kaj poste metis ilin internen de la ĉemizo, korkŝtopitajn kompreneble, ĉar kvar boteloj ŝtopitaj naĝigas viron. Kaj poste mi enmetis en la poŝojn dek aŭ dekdu pliajn botelojn kaj ekkaptis savozonon. Kaj ĝuste, kiam la ŝipo subakviĝis, mi saltis en la akvon kun luko kaj tabulo, kiujn mi estis kunfiksinta per ŝnuro, - se la boteloj hazarde ne solaj sufiĉus por nagiĝi min. Sed la luko tuj malaperis en la profundaĵon, kaj la tabulo ankaŭ, ĉar ĝi estis tramalsekega kaj sekve same nefidinda kiel homino. Eĉ la savozono iris samvojen, kaj jen mi kuŝis en la akvo, konsiderante ĉu mi postsekvu al la fundo. Ĉar la dekduo da boteloj, kiujn mi surhavis, tre pezis, tiel ke mi preskaŭ ne kapablis teni la nazon super la akvo. La kvar malplenaj, kiujn mi estis metinta internen de la ĉemizo, ne estis sufiĉaj. Tiam mi preĝis mallongan preĝon kaj eldrinkis iom post iom du pliajn litrojn, korkis la botelojn zorge kaj lokis ankaŭ ilin interne. Kaj tiam mi flosis. Sed mi iĝis tiom ebriega, ke certe neniu persono, enkarcerigita de la Stokholma polico pro drinkado, iam ajn estis tiom ebria kiom mi. Sed tiam mi rememoris malnovan maristan recepton, laŭ kiu oni per daŭrigata drinkado povas remalebriiĝi, kaj do mi ankoraŭ eldrinkis duon da boteloj kaj fariĝis sobra kiel dornfiŝeto. Engström komprenu, ke tio estis nepre necesa - pro la terura ondado-, kaj pro tio, ke mi evitu akvoglutaĵojn, mi estis devigata teni litrobotelon al la buŝo dum la tuta tempo. Kaj ju pli da boteloj mi eldrinkis kaj reŝtopis, des pli malpeza mi fariĝis. Kiam fine mi estis savita sur anglan sipon, de sur kiu oni estis observinta ke homo jen flosas drinkante en tia ondoŝaŭmado, kaj konkludis ke tio ne povas esti laŭbonmora, tiam mi komprenis, ke alkohnolo estas benindaĵo por la homo. Ĉar Nia Sinjoro ja kreis tiel ĝin, kiel ĉokoladon kaj strikninon, kaj striknonukson, kaj ordinaran "lager" bieron! Bonsanon, Engström! Forpasis longa tempo, de kiam mi lastfoje partoprenis tian festenon! La fiŝkaptado estas tre bonŝanca ĝuste nun, kaj se vi kelkiam volos havi retsaketon da fiŝoj, mi ne avaros. Sed la bontemplanaj aferoj estu rezervitaj al la malsanuloj, kaj Engström ne bezonos pagi iom por la fiŝoj. Iun fojon mi naĝis trans Harö-golfon - la distanco estas duonmejla ire kaj revene - kun unu litrobotelo da konjako kaj unu da brando enmetitaj en ĉiu buŝangulo kaj dume eldrinkis ilin. Sed mi estis juna tiam. Similajn bravaĵojn oni ne refaras en la maljunaĝo - - ĉu mi ne replenigu la glason de Engström? Ĝi aspektas iom malplena ĉe la fundo - neniom? Ĉu vere ne? Jes ja! Sed tiam mi tamen nur estis bubo, ĵus fariĝinta konfirmito. Sed mi estis memkompreneble la plej forta sur Harön - - ĉu Engström vere ne deziras iujn gutojn plu? Mi nur volas atentigi, ke la fiŝojn Engström ricevos senpage, kaj pli da fiŝoj mi povos liveri, ili kostos neniom! Jes, mi eble foriru do! En la okazo, se vi havas laboron farotan, tamen estas diferenco koncerne laboron, mi diru! Provu direkti la pilotboaton tute apud la flankon de ŝipo dum ventego daŭranta tri tagojn - - ĉu Engström kredas, ke tio estas pli komforta okupo ol sidadi ĉi tie ŝmirante tukaĉon per farboj? Nu, adiaŭ ĉiukaze, kaj dankon! Mi ne plu ĝenos vin. Sed tiel ofendiĝema mi ne estas, ke mine transdonus saketon da fiŝoj plu! Adiaŭ!
|
| Notoj |
|---|
|
(*) Kompreneble, tio estas ambaŭfoje la sama persono, nome li mem.
Albert Engström (12.5.1869 - 16.11.1940) sveda pentristo, desegnisto kaj verkisto. El: Heroldo de Esperanto, Antwerpen, Belgio. N-ro 8+9 (964+965), 19-a jarkolekto, 27.2 + 6.3 1938. Redaktoro: Teo Jung. |
(Post via legado de la paĝo:) - Nun al: Klaku: Novaj paĝoj:
La tuta enhavo de la paĝoj: ...aŭ... Niaj hejmpaĝoj: ...aŭ... Nia adreso:
![]()