Dante Alighieri:
Piccarda.
(Paradizo XXX 37-90)

Tradukis: Enrico Dondi... el la itala.

Spirit' benata, kiu je la lumo
de l' viv' eterna la dolĉecon sentas,
kiu ne kompreneblas sen gustumo,

tre multe ĝojas mi, se vi kontentas
diri pri vi la nomon kaj la sorton,
Kaj prete kaj ridete ŝi konsentas:

"Nia karit' neniam fermas pordon
al justa volo, kiel la Sublimo,
volanta sama al si jenan korton.

En mond' mi estis virga monaĥino:
se via menso en si bone gvatas,
ne kaŝos min plibelo de l' animo.

sed tuj en mi Piccarda vi konstatas,
kiu ĉi tie inter beatuloj
en plej malrapidanta sfer' beatas.

Nia spirit', flamanta je la bruloj
de la Spirito Sankta, en feliĉo
ĝojas pri ĝiaj enordig-reguloj;

kaj ĉi malalta stato, ĉi kondiĉo
al ni donita estas pro neteno
de voto aŭ pro ĝia malsufiĉo."

Tiam respondis mi: „En la sereno
de la vizaĝo io dia brilas,
pro kio aliiĝas la mieno:

tial memoro mia malsubtilas;
nun helpas tio, kion vi instruas,
tiel ke la rekona pli facilas.

Sed diru: kiuj tie ĉi situas,
ĉu ne aspiras do al loko plia,
kie pli vidas ili kaj pli ĝuas?"

Ŝi ekridetis kun la gent' alia,
kaj tiom gaje la respondo ekas,
ke ŝajnis ardi ŝi en flamo dia:

„Ho frato, nian volon plene regas
karita virt', pro kiu jena belo
satigas nin nek plian emon vekas.

Se ni aspirus al pli alta celo;
estus en malkonkord' niaj deziroj
de Li tenanta nin en ĉi ĉielo.

tion ne vidos vi en niaj giroj,
se nepras tie ĉi karita stato
kaj pri l' natur' vi pensas post ĉi diroj.

Estas formale al ĉi viv-beato,
ke ĉiam kun di-volo ni konkordas,
pro kiu unu iĝas nia ŝato:

kaj kiel ni de ŝtup` al ŝtupo ordas
en nia regn', al tuta regno karas
kaj al la reĝo, kiu ĝin agordas.

En lia volo nia paco staras:
ĝi estas maro, cel' de ĉiu ero,
kiun ĝi kreas kaj naturo faras."

Tiel mi vidis, ke en ĉiu sfero
troviĝas paradizo, kvankam graco
ne grandas laŭ la sama maniero.

Notoj

Belarta Konkurso 1957: Unua Premio: Traduka Poezio.
Dante Alighieri (29. majo 1265 en Firenze - 14. septembro 1321 en Ravenna) - estis itala verkisto kaj politikisto.
La poemo el: Revuo Esperanto - UEA, 1957, paĝo 166.
(Post via legado de la paĝo:) - Nun al: Klaku: Novaj paĝoj:
La tuta enhavo de la paĝoj: ...aŭ... Niaj hejmpaĝoj:
...aŭ... Nia adreso: