Se mi estus pilko, mi ĉiuflanke estus ronda
Dekstro kaj maldekstro mankus al mi.
Same supro kaj malsupro estus egalaj
Ankaŭ mankus antaŭ- kaj postaĵo.
Se mi estus pilko, mankus al mi vizaĝo.
Kaj mia profilo estus en ĉiuj direktoj uniforma.
Ankaŭ en la spaco mi estus sen direkto.
Mi ne scius: ĉu mi irus antaŭen aŭ malantaŭen?
Se mi estus pilko, mankus al mi tempo.
Mi ruliĝus ĉu al morgaŭ aŭ hieraŭ.
Mi ne aktivus, mi ne rulus,
sed estus rulata nur post puŝo.
Sed mi ne estas pilko, mi havas nazon.
Mi havas orelojn, dekstran kaj maldekstran.
Mi havas dorson, kapon kaj piedojn.
Ĉiuflanke la profilo estas alia.
Mi ja ne estas pilko, mi povas movi min,
min levi kaj mallevi, stari kaj kuŝi
iri diversmaniere en diversaj direktoj,
eĉ horizontale naĝante kiel fiŝo.
Ĉar mi ne estas pilko, mi povas movi min.
Ne nur en spaco, sed ankaŭ en tempo.
Per oreloj, okuloj kaj palpsento mi spertas la
nunon, kiu estas la senspaca limo inter IS kaj OS.
Ĉar mi estas homo, mi povas pensi;
Pensi estas senlima irado en temp' kaj spaco.
Malantaŭen en rememoron, observante la realon
kaj flugante antaŭen en la estontecon.
Kiel penskapabla homo, mi povas agi konscie.
Nova tempo postulas, ke mi forskuu intaĵojn
kaj trovu novajn amikojn, kiuj komprenas
min kaj la signifon de la ideo "antaŭen".
Antaŭen estas do tio, kio ... os.
La feliĉa popolo de Antaŭenio ne havas historion.
En tiu lando ne loĝas raportistoj, sed anoncistoj,
kiuj publikigas sciindaĵojn por onta tempo.