Enno Nielson: Pilotu nordokcidenten!(esperanto) - pilotu.htm

Enno Nielson
Pilotu nordokcidenten!

(La rakonto estas el:
"Das große Geheimnis").

La Skoto Robert Bruce, tiam eble tridek­jara, en la jaro 1828 servofaris kiel piloto sur komerca ŝipo, kiu veturis inter Liverpool kaj St. John en Novobrunsvigo. Ne malproksime de la bordo de Novlando iun tagon piloto Bruce en sia kajuto estis enprofundiĝinta en la prikalkulon de la longitudo kaj, ne kontenta pri la rezulto, vokis al la kajuto de la ŝipestro, kiun li opiniis tie troviĝanta: "Kiel vi ĝin eltrovis?

Rigardante super la ŝultron, li opiniis vidi la ŝipestron skribanta en sia kajuto. Ĉar li ne ricevis respondon, li iris tien kaj vidis, kiam la skribanto levis sian kapon, tute fremdan vizaĝon. Bruce rapidegis sur la ferdekon kaj komunikis sian travivaĵon al la sipestro. Kiam ili kune malsupreniris, neniu estis videbla, sed sur la skribotabulo de la ŝipestro estis skribite: "Pilotu nordokcidenten".

Oni komparis la skribmanierojn de ĉiuj troviĝantaj sur la ŝipo, kiuj sciis skribi - neniu similis tiun sur la tabulo. Oni traserĉis la tutan ŝipon, sed kaŝito ne estis trovata.

La ŝipestro, kiu en la plej mal­favora okazo perdis kelkajn horojn, efektive decidis piloti nordokcidenten. Kaj jam mallonge poste ekvidebliĝis ŝipruino enfermita en glacio. Estis ŝipo akcidentinta, destinita al Quebec; ŝipanaro kaj pasaĝeraro troviĝis en ekstrema mizero.

Kiam la boatoj albordigis la ŝiprompiĝulojn, Bruce ektimis, ekvidante viron, kiu laŭ vizaĝo kaj vesto tute similis tiun, kiun li vidis skribanta en la kajuto. La ŝipestro petis la saviton, ke li skribu sur la dorsoflankon de lia skribotabulo: "Pilotu nordokcidenten!", kaj jen estis la sama grafio *).

La ŝipestro de la akcidentinta ŝipo raportis, ke, ĉirkaŭ tagmezo, la skribinto profunde ekdormis, ke li post vekiĝo diris: "Hodiaŭ ni estos savataj, ĉar mi sonĝis, ke mi troviĝas sur ŝipo alvenonta por savo".

Poste li - laŭ la la raporto de la ŝipestro - ­tiel detale priskribis la ŝipon; ke ĝi, efektive aperinte, de ĉiuj tuj estis ekkonata. Kaj la skribinto mem certigis, ke ĉio sur la ŝipo ŝajnis al li tute konata, tiel detale li ĝin vidis, en la sonĝo.

Notoj
*)A.: hand; Fr.: écriture; Ital.: ecrittura; Germ.:Handschrift.
Enno Nielson.
(ni ne havas pliajn informojn...)
El: Esperanto-Praktiko, Berlin.
5-a jaro, n-ro 4, aprilo 1923.
Redaktoro: Karl Minor.