C. J. Roskes-Dirksen: Homo, kaptu la feliĉon.../Ĝojo.- Se la homo... - La Flirtemulo.(esperanto) - poemejoj.htm

Catharina J. Roskes-Dirksen

Homo, kaptu la feliĉon...
Ĝojo.
Se la homo...
La Flirtemulo.

Se la homo...

Se la homo konscius pri granda sufer'
De l'bestoj senkulpaj, vivantaj sur ter',
Se mizero vidiĝus, audiĝus plendad',
La koro rompiĝus pro tiu ĝemad'.
Sed la homo, la homo, la bildo de Di'
Pri ĉagreno de l'bestoj..... ne pensas li.

Se la homo konscius pri sia destin',
Pro mono, honoro ne klinus li sin
Forestus milito, ĉar hom' en liber'
Ne servus mensogon anstataŭ la ver'.
Sed la homo, la homo, la bildo de Di'
Pri detruo, mortigo... ne pensas li,

Se la homo konscius pri vivo sen ĝoj'
Gajecon alportus li sur ĉies voj'.
Se estus indulgo kaj amo en kor',
Multega ĉagreno ja irus do for.
Ho, homo, oh homo, konsciu pri ĝi
Ke vi estas la bildo; la bildo de Di'.


Homo, kaptu la feliĉon...

Homo, kaptu la feliĉon,
Se ĝi estas apud vi.
Ne serĉadu aliloke -
­Eferema estas ĝi,

Homo, kaptu la feliĉon.
Vivo estas kiel flor'.
Vi, mallonge sur la tero,
Flegu ĝin en via kor'!

Homo, kaptu fa feliĉon,
Estu saĝa, sciu vi,
Se vi restas malatenta,
Tiam, hom', forflugos ĝi.

La Flirtemulo.

Junulo iradas sur bordo de l'mar';
Knabinon li vidas kun blonda harar';
Per sperta okulo observas li ŝin,
Ravite li diras : "Ho amas mi vin!
Nur bonon mi celas, jes kredu al mi,
En ŝipon ni iru, mi sola kun vi!"

Aŭskultu, knabino; gardadu do vin
Ne indas li amon de ia virin'.

Junulo vagadas tra verda arbar';
Knabinon li vidas kun bruna harar';
Per sperta okulo observas li ŝin,
Pasie li diras: "Ho, amas mi vin!
Nur bonon mi celas; jes kredu al mi,
Sur musko eksidu, mi sola kun vi."

Aŭskultu, knabino, gardadu do vin
Ne indas li amon de ia virin'.

Junulo migradas tra bela montar';
Knabinon li vidas kun nigra harar';
Per sperta okulo observas li ŝin,
Kortuŝe li diras: "Ho amas mi vin!
Nur bonon mi celas, jes kredu al mi,
Pli alten ni iru. mi sola kun vi!" f

Aŭskultu, knabino, gardadu do vin
Ne indas li amon de ia virin'.


Ĝojo.

Animo mia kantas
En vintro kaj somer':
Ĝi kantas melodion
El nekonata sfer'.

"Ho, kion ĝi kantadas
Kaj kion petas ĝi?"
Ne povas mi ĝin diri,
Ĉar ĝin ne scias mi.

Notoj

Catharina J. ROSKES-DIRKSEN (naskiĝis la 23-an de februaro 1885 en Rotterdam), estis nederlanda Esperantistino de 1907.
El: Heroldo de Esperanto, Köln, Germanio, nr-ro 51 (708), 15-a jarkolekto, 23-an de decembro 1934.
... kaj el speciala papero!


(Post via legado de la paĝo:) - Nun al: Klaku: Novaj paĝoj:
La tuta enhavo de la paĝoj: ...aŭ... Niaj hejmpaĝoj:
...aŭ... Nia adreso: