Kalocsay Kálmán (Kolomano): Naiva Poemeto (Je la naskiĝtago de Zamenhof). poemeto.htm

Kalocsay Kálmán (Kolomano):

Naiva Poemeto

Je la naskiĝtago de Zamenhof.

Blondaj, brunaj homoj junaj
Kun ŝaŭmanta vigla sang'!
Kantu ĥore, ĝojsonore
Festan kanton via lang'!

Kaj, grizuloj! junaj bruloj
Revekiĝu en la sin',
Kaj prudento, juna sento
En vi frate miksu sin.

Man' en mano, ĉiu ano
De la frata societ',
Faru ĉenon, datrevenon
Festsalutu kun ridet'!

Tag' de nasko! mia tasko
Estas: krii kun fier',
Ke donacon: sanktan Pacon
Vi promesis por la Ter'.

Hom' de Bono! per festono
De la am' ni gloras vin,
Hom' de Amo! ni en flamo
Danke rememoras vin.

En la lukto ĝis la frukto
Majstro, helpu per spirit',
Ke per veno de Kompreno
Pacon donu pacmilit'!

Notoj
Ludwig Lazarus Zamenhof, 15.12.1859-14.4.1917, Bialystock, Polujo.

Kalocsay Kálmán (Kolomano). 1891-1976.
Hungaro, kuracisto. Naskiĝis en Abaŭszantó.
El: La Praktiko, n-ro 12 (254), 22-a jaro, decembro 1958.

(Post via legado de la paĝo:) - Nun al: Klaku: Novaj paĝoj:
La tuta enhavo de la paĝoj: ...aŭ... Niaj hejmpaĝoj:
...aŭ... Nia adreso: