Peliĝas ŝtormrapide temp'
samkiel nubo, fum'
ekflamon blondan de l' printemp'
estingas tuj aŭtun'.
De l' somerflor' - nur velka spur'...
sed dankas ni, ho jar',
se donis vi eĉ rozon nur
por ĉerko en tombar'.
Pri vent' kaj gent' Potenco,
por ĉio Providenco'
Sinjoro de l'aŭror'
vi gestas: mond' ekestas'
vi spiras: ŝtorm' tempestas
la universon for.
Nun vesperruĝas jaro
en luma fest' de Krist'
paloras hor-semaro
en via man', Semist'.
Psaltero' liro ludu
dum peza penoprem'
ĉiame nin apudu
la amo al poem',
Plensonu viv' fulmkura:
jen vent' herbejsusura
jen mar' en ŝtorma trem'.
En hejmintimo nutru nin
la bona simpla pan'.
Amanta sin' konsolu nin
dum sorto-uragan',
Ĉe vivofin' - kred' gvidu nin
tra Morto-ocean'.