En Siberia min' obskura
Toleru kun fiero, fratoj.
Ne vanas viaj suferadoj:
Triumfos la afero pura.
Fratino milda de l' missorto:
L' Esper' firmigu la animojn,
Ĝi pelos for la dubojn, timojn
Kaj ŝanĝos je kuraĝ' kaj forto.
Amika amo kaj konstanto
Penetras tra la kradoj ĉelaj,
Ni ne forgesos nin, fidelaj,
Kaj por vi kantas mia kanto.
Atendas multaj vian savon.
Se l' ĉenoj falos liberiĝe,
Amikoj al vi plej feliĉe
Alportos la malnovan glavon.
Sovaĝa plezuro.
Ne kara al mi la plezur' senbrida,
Sovaĝdiboĉa kaj voluptavida.
Junbakhantinan ardan gluiĝemon,
Ebri-frenezon kaj stertoran ĝemon
Mi ne deziras. Vundas tia amo,
Kaj flagras for tre baldaŭ ĝia flamo.
Centoble pli valoras vi, malvarma
Trezoro! Kia ĝoj' turmente-ĉarma,
Se deziregon mian, kiu pledas
Petege, vi komprenas, kaj vi cedas
Al la sieĝo de l' plezuro lante,
Honteme, ĝin apenaŭ respondante:
Statuo ĉaste-friska de pudoro.
Ĝis fine enflamiĝas via koro,
Kaj nun al mia flagra flamo febre
Transfrapas via flam', neestingeble.
Arion.
Ŝipgento bunta al la barko
Suriris, velon suprentrenis,
Jam kelkaj buboj kapte prenis
Remilojn. Ekklininte en arko
La saĝan kapon, staris mute
Ĉe l' direktilo la ŝipestro,
Mi, juna, aŭdaca, kun bardgesto
Kantis ... Ekhurlis la tempesto.
Ve, ke mi vidis tiun krute
Falantan, murdan ondorulon!
Sed min, de versoj sekretulon,
Indulgis ĝi... Miraklo granda!
Kantante praan himnosonon
Mi sekigadas la kitonon
Sur la marbordo rokoranda.
Mia monumento.
Exegi monumentum.
Jam, mia monumento - ne homa skulpto - staras
Ne kreskos herb' sovaĝa sur voj' al ĝia rando.
La pinton ĉiel-boran laŭ alto ne rivalas
Kolon' de caro Aleksandro.
Ne, mi ne mortos tuta. En miaj kant-mesaĝoj
Efikos mi spirite, se l' korpo dispolviĝos,
Kaj brilos mia famo, ĝis sur la terpejzaĝoj
Poet' al kanto sin dediĉos.
La foraj regionoj de l' vasta rusa lando,
La tuta multelingva patrujo pri mi scias,
Fiera slavo, finno, tunguzo, steploĝanto -
Kalmuko ame min mencias.
En koro de l' popolo mi vivos sur la tero,
Ĉar, kio en ĝi nobla, mi tion vekis kante,
Ĉar mi en mornaj tagoj parolis pri l' libero,
Falintojn ŝirmis kompatante.
Do, Muzo nur la voĉon de via di' atentu,
Nenion aŭdu krome, nek laŭdan, nek insultan,
Al mokoj surdu, laŭron, aplaŭdon, ne pretendu,
Ignoru riproĉanton stultan.