Vivis-loĝadis ĉe unu maljunulino kato, kapro kaj ŝafo. Amike ili vivis: Fasketon da fojno eĉ tiun dividis, sed puno per fojno-forkego ricevadis
Vasjka-kateto (1).
Li estis tia ŝtelisto kaj rabisto; ĉio malbone kaŝata estis de li tuj vidata.
Kuŝas foje la kapro kaj la ŝafo kaj interparolas. Subite-neatendite venas murmuruleto-kateto, griza frunteto, kaj plendas plorante.
- Pri kio vi ploras kato-kateto, griza frunteto? - demandas lin la kapro kaj la ŝafo.
- Kiel mi ne; ploru: la virinaĉo min batis, bategis, la orelojn ŝiris, volis miajn krurojn elartikigi, kaj eĉ min per ŝnuro pendigi.
- Sed pro kia kulpo trafis vin tia malfeliĉo?
- Ĉu estas kulpo? Mi nur senintence la kremon forlekis. Kaj denove ekploris
la murmeretul-kateto.
- Kato-kateto, griza frunteto, pri kio vi ankoraŭ ploras?
- Kiel mi ne ploru, kiel ne malĝoju: batis min la virinaĉo kaj mem alparoladis: venos bofileto, kie estas mia kremeto? Vole-nevole devas mi nun buĉi la kapron kaj la ŝafon.
Ekkaŭdis ĉi tion la kapro kaj la ŝafo, kaj mem ekblekis el tutaj fortoj.
- Ah, vi griza katet', malsaĝa fruntet'! Kial vi nin pereigis? Ni devus vin pro tio kornpiki, sed por la unua fojo ni pardonas vin.
Jen komencis ili triope pensi: kiel kaj kion ili faru. Pensis ili longe kaj decidis forkuri triope.
Polvo kolone leviĝas, herb' al la tero kliniĝas: kuregas kapro kaj ŝafo, kaj post ili saltas per siaj tri piedoj la kateto, griza frunteto.
Laciĝis li kaj ekpetegis siajn alnomitajn fratojn, la kapron kaj la ŝafon.
— Ne povas mi, fratetoj, plu kuri, helpu min.
Prenis lin la kapro; sidigis sur sian dorson kaj denove ili ventrapide ekkuris tra montoj, valetoj kaj malfirmaj sabletoj.
Longe ili kuris, tagon kaj nokton, ĝis fortoj mankis en iliaj kruroj.
Jen alkuris ili sur kampon kaj sur tiu kampo staras fojnostakoj, kiel urbaj domoj. Haltis ili ĉi tie por ripozi, sed la nokto estis aŭtuna, malvarma. Oni devus fajron trovi, sed kie, ili ne scias.
Meditas la kapro kaj la ŝafo, kie trovi la fajron, sed la murmuretulo intertempe kolektis arbŝelon, volvis ĝin ĉirkaŭ la kornoj de la kapro kaj ordonas al li interfrapiĝi per sia frunto kun la ŝafo. Ekkuregis unu kontraŭ ia alia, la kapro kaj la ŝafo, kaj interfrapiĝis per siaj fruntoj tiel forte, ke el iliaj okuloj ŝprucis fajreroj.
-Bone, — diris la griza kato, — nun ni varmiĝos - kaj ekbruligis unu fojnostakon.
Ne sukcesis ili bone varmiĝi, kiam, jen vidu, honoras ilin per sia vizito gasto neatendita, muĵiketo-simpluleto (2), Miĥajlo Ivanoviĉ (3), urseto.
— De kie vi venas?
- Mi estis ĉe la abelujaro, sed tie interpuŝiĝis kun la kamparanoj, kaj tial mi iom malsanigis.
Kaj ili interkonsentis, kvarope pasigi malluman nokton: la urso sub la fojnostako, la murmuretulo sur la stako, kaj la kapro kun ŝafo ĉe la fajro.
Nokte subite venas sep lupoj grizaj kaj unu blanka, kaj iras rekte al la fojnostako.
— Fu, fu, – diras la blanka lupo, - kia popolo estas ĉi tie? Ĉu ni provu niajn fortojn?
Ekblekis pro timo la kapro kaj la ŝafo, kaj la murmurulo ekparolis tiamaniere:
— Ho vi, blanka lup', inter lupoj princ', ne kolerigu vi nian superulon;li, gardu vin Di', ekkoleros, ekbatalos, tiam neniu saviĝos de li. Ĉu vi ne vidas lian barbon? En ĝi estas lia tuta forto: per la barbo li bestojn mortigas, kaj per siaj kornoj ilin senfeligas. Pli bone kun respekto aliru kaj petu: ni volas vetludi kun via pli juna frateto, kiu dormas sub la fojnostako.
Riverencis la lupoj antaŭ la kapro, stariĝis ĉirkaŭ la urso kaj komencis lin tuŝinciti.
Toleris, toleris Miĉjo (4), sed subite tiel kaptis li po unu lupon en ĉiun sian manegon, ke ili ekkantis per fremda voĉo,
Apenaŭ eskapis la lupoj, kaj duone vivaj, preminte la vostojn inter siaj kruroj, forkuregis el ĉiuj fortoj.
Sed la kapro kaj la ŝafo kaptis la murmuretulon kaj ekkuris al arbaro. Kuris ili, kuris, kaj denove kunpuŝigis kun la grizaj lupoj. Kion nun fari?
La kato grimpis sur la supron de abio, kaj la kapro kaj la ŝafo ekkaptis per siaj antaŭaj piedoj branĉon de la abio kaj ekpendis.
Staras la lupoj antaŭ la abio, dentojn nudigas kaj hurlas, rigardante al la kapro kaj ŝafo.
Vidas la kateto, griza-frunteto, ke la afero estas malbona, komencas li ĵeti strobilojn kontraŭ la lupojn. Li ĵetas kaj alparolas:
— Unufoje lup', dufoje lup', trifoje lup'! Po unu lupa por ĉiu frato. Mi, murmuretulo, jam du lupojn formanĝis, eĉ kun ostetoj, kaj estas nun sata, sed vi, frato kapro, ursojn ĉasis, sed ne kaptis, do prenu mian parton!
Nur ĉi tion li diris, kiam la kapro forŝiriĝis kaj falis rekte sur la lupon, kaj la murmuretulo ne ĉesas krii:
— Tenu lin, kaptu lin!
Ĉi tie la lupojn ekposedis tia timo, ke ili ekkuregis ne postrigardante, kaj forkuris.
Kaj la kapro kun ŝafo ekkaptis la murmuretulon kaj kuris hejmen. Ekĝojis la maljunulino, ke ili hejmen revenis kaj forgesis pri ĉio, kio okazis.