Bertram Potts:La Murmurantaj Pinoj - La Matena Roso - Mirinda Printempo - La Kanto kaj la Floro (esperanto) - potts.htm

Bertram Potts:
La Murmurantaj Pinoj
La Matena Roso
Mirinda Printempo
La Kanto kaj la Floro.

Originalaĵoj.

La Murmurantaj Pinoj.

Kial vi sopiras, vi pinoj moviĝemaj,
Kriantaj tra la nokto, tra la longaj pacaj horoj?
Kial vi plendadas per voĉoj tiel ĝemaj,
Kaj rompas la silenton pro sovaĝaj la humoroj?

Kion ventoj flustras rapide vin pasante,
Veninte el la landoj trans la ŝaŭm­kovrita ondo?
Kial vi sibladas, ĉu estas ĉar konstante
Vi sentas en la koro la spiriton de l'respondo?

Ĉu vi ŝatas aŭdi la mevojn kaj la kriojn,
Dum ili tuŝas kise la vizaĝon oceanan?
Ŝajne vi komprenas la marajn sim­foniojn,
La timegindan povon, furiozan kaj titanan!

Ĉu vi moke ridas je uragana forto,
Je la migrantaj voĉoj el la mal­proksimaj lokoj?
Eble je rakontoj pri l'vivo kaj pri l'morto
Pri ŝipoj kiuj krakas sur la sen­indulgaj rokoj.

Kial vi sopiras, vi pinoj, kaj disŝiras
Komplete ĉiun horon kai pliigas mian ĝenon?
Kial en la lito mi miras, vane miras,
Multfoje demandante la silentan kapkusenon?

La Kanto kaj la Floro.

Ekstazajn ariojn plengorĝe laŭttrilis
La plume kovritaj kantantoj;
Al mi pezakora nenion konsilis
La paca peano; mi funde similis
Solecon de l' fruaj galantoj.

Kaj tie velkinta kaj dispremegita
Mi je la piedoj rimarkis
Floreton proksime de l' gloro spirita,
Kaj kvankam en koro urtiko subita
Min pikis, mi ne ĝin elsarkis!

Velkinta ĵus antaŭ ol vivi mature!
Velkinta en frua somero!
La pika urtiko streĉiĝis terure,
La koro elĝemis kaj supermezure
Velkiĝis en mi la espero !

Denove la kanto tre milde konsola
De l' birdoj en granda koncerto
Vibrigis l' aeron; ĝi estis simbola.
Mi vidis ke Dio ne lasas nin sola
Sur vasta, senhoma dezerto!

Mirinda Printempo.

Mirinda printempo vestita burĝone,
Sezono de l' jara naskiĝo,
Vi vokas la teron, ŝancelas impone
La tronon de l' vintra negliĝo.
Regata perforte laciga la tago
Per varmo vivhava eksaltas,
La verdo de l' arboj kaj voja kratago
Glaciajn la blovojn ekhaltas.
Mirinda printempo de suna bonveno,
De ventaj petoloj feliĉaj,
De l' vivo fervora, de juna edeno,
Koloroj sorĉigaj kaj riĉaj!

Primoloj juvelas modestajn deklivojn
Profetan inspiron portante,
La ora floraro signalas aktivojn
Kaj vestas nudecon konstante.
Rapidaj momentoj konfuze forglitas
Sur birdaj flugiloj festene,
Hirundoj abrupte la ventojn ekscitas
Ĝuante liberon senĝene.
Brueme, sed ĉarme, la grotoj resonas
Kun arda herolda saluto
De multaj la voĉoj, kaj ĉiuj proponas
La cedon de l' vintra servuto.

La Matena Roso.

Matena roso lukse vestas la ĝardenon
Per kiso de opaloj,
Majeste pentras grandiozan la marĝenon
Per gloro de l' petaloj.

Mil sunoj fajre sternas sin en floraj koroj,
Mil mondoj, etaj, ĉarmaj,
Aŭ eble larmoj falis kvazaŭ meteoroj -
­Ankoraŭ brule varmaj.

Eĉ larmoj pelas for angoron, ĝin dolĉigas
Briletas kiel roso,
Donaco de l' ĉielo, kiu nin alligas
Per vervo de l' patoso.


Notoj
Bertram Potts, 1895-1994. Anglo; verkisto, ĵurnalisto.
Esperantisto de 1912. Vivis en Novzelando de 1911. Fratulo de
Brita Esperantista Asocio, 1915. Prezidanto (1938-48) kaj honorofica
dumviva prezidanto (de post 1948) de NZEA; redaktoro kaj recenzanto de
"Official Bulletin" kaj "New Zealand Esperantist" 1944-64.
El: The Esperanto Monthly, London,
n-ro 75,76,81,82, marto, aprilo, sept., okt. 1919.