Wies Moens: Preĝi por Paco (esperanto) - pregi.htm

Wies Moens

Preĝi por Paco

Tradukinto: Hector Vermuyeten (= Tyneverum).

Ni veas, Dio, ĉar ne regas pac'
interpopola, sed envi', malam'.
Ni tremas pro la torĉo de l' milit',
- sur ĉiu horizont' sovaĝa flam' -
­kaj kune petas pacon per laŭt-preĝ'.
Sed, Dio, ĉu ĝi vivas en ni mem?
Batal' en ĉies koro. Inter fil'
kaj patro, inter edzo kaj edzin'
malpaco kreskas kiel dorna mur'.
Pro eta kaŭzo ŝiras la kverel'
la vivojn, kiel kampojn la plugil',
sed ne florcele, ja por sensukig'!
Nur vantas nia preĝo, ĉar la senc'
de l'vivo - estas amo, Di' - de ni
ne estas komprenata kaj la am'
por ni nur estas ties ombra ŝajn':
mallonga ĝu', kaŝiĝo dolĉa en
molvarmo, kiel bestoj en kuŝej'.
Ne lernis ĉirkaŭbraki ni kun dank'
ĉagrenon grizan, kiel faras ni
al ĉiu somerblonda ĝojo; ne
rapidi kiel la river' al mar'
al fino nia; Vi!; ne kiel arb'
fidele susuranta super farm',
la tagon beni je laŭdanta psalm'.
Ni estas, Di', nur homoj inter best'
metitaj kaj anĝel'; ne kiel flor'
senkulpe floraj, malsuperaj eĉ
al muta gemo, reflektanta Vin
belega per diverskolora bril'.
Senpasaj, kulpaj homoj restos ni,
se ni ne antaŭ Via volo kaj
mistero ĝia klinos nin, se l'am'
ne venke ventos koren' tra la viv',
kaj kiel fajro sub kerub' - flugil',
per ĝi ne flugil-flagros la anim'.
Ni veas, kaŝas la vizaĝon, Di',
pro l' mortminaco peza super mond'.
Kvazaŭ formikoj fuĝas ni en rond',
post frapo de infanpied' sur ter'.
Se estus am' en ni, kun heroeĉ'
ni starus kontraŭ morta kaj infer'.
Notoj
Inter la postlasitaj manuskriptoj de la flandra tradukinto Hector Vermuyeten (Tyneverum) troviĝis traduko de poemo verkita inter la du mondmilitoj, kaj tre ligita al la tiama situacio. Bedaŭrinde la poemo fakte estas same aktuala nun.
Aloisius Cesar Antoon (Wies) Moens (28.1.1898 - 5.2.1982)
flandra verkisto.
Poemo el: Heroldo de Esperanto, Belgio, redaktoro: Ada Fighiera-Sikorska.
N-ro 14 (1531), 48-a jarkolekto, 1-an de oktobro 1972.