Mahometana voko al Preĝo: Araba - Esperanto(esperanto) - prego.htm

Mahometana voko al Preĝo
Araba - Esperanto


Araba:

Allahu akbar! (Kvarfoje.)
Aŝhadu an la ilaha ill' Allah! (Dufoje.)
Aŝhadu anna Mohamed errasul l' Allah! (Dufoje.)
Heija ala-s-salah! (Du foje.)
Heija alal felah! (Dufoje.)
Allahu akbar! (Dufoje.)
La ilaha ill' Allaha!

Esperanto:

Allah estas la plej granda!
Proklamu, ke neniu dio ekzistas krom Allah!
Proklamu, ke Mahomet estas la profeto de Allah!
Venu por preĝi!
Venu en certeco!
Allah estas la plej granda!
Neniu dio ekzistas krom Allah!

Notoj
Per tiu ĉi kanto la "muezzin" (vokisto al preĝo)
kvinfoje en ĉiu tagode sur la galerio de l'minareto
(moskea turo) vokas la mahometanojn al preĝo. -

­Kvankam la melodio ne estas popolkanto en la
ordinara senco, la instruistoj eble ĝin volonte uzos;
kiam en la geografiaj lecionoj ili parolos pri la orientaj landoj.


El: Internacia Kantaro
Kolektitaj kaj tradukitaj de Paul Bennemann.
Eldonis: Ferdinand Hirt & Sohn, Leipzig - 1922.