Jacques Prevért: Barbara - Por fari portreton de birdo (esperanto) - prevert.htm

Jacques Prevért

Barbara - Por fari portreton de birdo

Tradukis: Roger Impert - kaj - G.C.F.

Barbara

Memoru Barbara
Pluvadis sen ĉes' sur Brest ĉi taga
Kaj ci marŝis ridetanta
Disflora ravita gutanta
Sub la pluv'
Memoru Barbara
Pluvadis sen ĉes' sur Brest
Kaj mi renkontis cin sur Siama strat'
Ĉi ridetis
Kaj mi ridetis same
Memoru Barbara
Ĉi kiun mi ne konis
Ĉi kiu min ne konis
Memoru
Memoru tamen ĉi tagon
Ne forgesu
Viro sub pordeg' sin ŝirmis
Kaj li kriis cian nomon
Barbara
Kaj ci ekkuris al li sub la pluv'
Gutanta rava disflora
Kaj ci ĵetigis al brusto lia
Rememoru tion Barbara
Kaj ne koleru ĉar mi diras ci
Mi diras ci al ĉiu amata
Eĉ se lin vidis mi nuran fojon
Mi diras ci al ĉiu amanta
Eĉ se lin ne konas mi
Memoru Barbara
Ne forgesu
Ĉi pluvon kvietan feliĉan
Sur cia vizaĝo feliĉa
Sur ĉi urbo feliĉa
Ĉi pluvon sur la mar'
Sur l'armilej'
Sur la ŝip' Uesana
Ho Barbara
Kiel stultas milit'
Kio fariĝis ci nuna
Sub ĉi tiu pluvo fera
Fajra ŝtala kaj sanga.
Kaj kiu cin premadis en brakoj siaj
Amoplena
Ĉu morta foraperinta eble plue viva
Ho Barbara
Pluvas sen ĉes' sur Brest
Kiel pluvis tiam
Sed ne plu estas same kaj ruinas cio
Estas pluvo funebra terura kaj larma
Ne plu estas eĉ la ŝtorm'
Fera ŝtala kaj sanga
Tute simple nubegoj
Krevantaj kid hundoj
Hundoj malaperantaj
Laŭ akva flu' en Brest
Kiuj iras putri for
For tre for de Brest
De kiu restas nenio.

Por fari portreton de birdo

Unue pentri kaĝon
kun malfermita pordo
pentri poste
ion ĉarman
ion simplan
ion belan
ion utilan
por la birdo
meti poste la tolon kontraŭ arbon
en ĝardeno
en arbaro
aŭ en arbarego
kaŝi sin malantaŭ la arbo
sen diri ion
sen movi...
Foje la birdo alvenas rapide
sed multaj jaroj povas forpasi
ĝis li decidiĝas
Ne malkuraĝiĝi
atendi
atendi se necese jarojn
La rapido aŭ malrapido de la alveno
de la birdo havas neniun rilaton
kun la sukceso de la pentraĵo
Kiam la birdo alvenas
se li alvenas
gardi profundan silenton
atendi ke la birdo eniru la kaĝon
kaj kiam li eniris
dolĉe fermi la pordon per peniko
poste
forigi unu post alia la stangetojn
zorgante ne tuŝi la plumojn
de la birdo
Fari poste portreton de la arbo
elektante la plej belajn branĉojn
por la birdo
pentri ankaŭ la verdan foliaron kaj
la freŝecon de la vento
La polvon de la suno
kaj la bruon de la bestoj en la herbo
en la somera varmo
kaj poste atendi ke la birdo
komencu kanti
Se la birdo ne kantas
estas malbona signo
signo ke la pentraĵo estas malbona
sed se li kantas estas bona signo
signo ke vi povas subskribi
do vi elŝiras tre delikate
plumon de la birdo
kaj vi metas vian nomon en angulo
de la portreto
(El "Paroles" tradukis G. C. F.)

Notoj
Jacques Prévert (1900 -) estas unu el la plej delikataj kaj ĉarmaj francaj poetoj de la nuntempo. Sentimentala anarĥisto, li kaŝas sian sentecon sub la ironio kaj ata­kas ĉiujn potencojn politikajn, sociajn kaj religiajn, al kiuj li riproĉas, ke ili kom­plotadas kontraŭ la ĝojo.
Prevért, poeto de la simpleco, difinas tiun ĝojon per simplaj vortoj; ĝojo de la amo, ĝojo de la naturo printempe, ĝojo de birdoj kaj floroj, ĝojo de infanoj eĉ en la tristaj stratoj de la urboj. Liaj novaj bil­doj, liaj simplaj ritmoj, lia fantazio, lia sentemo, la aŭdaco per kiu li malkon­struas ĉion respektindan, akiris al li post la milito grandan aŭskultantaron. Jacques Prevért estas surrealisto, sed surrealismo ne estas skolo, nek tekniko, sed liberec­movado. (Heroldo de E., 1-4-1962).
La poemoj estas el Heroldo de Esperanto, Belgio, red. Ada Fighiera-Sikorska:
Barbara: n-ro 16 (1346), 38-a jarkolekto, 1-an de aprilo 1962.
Por fari portreton de birdo: n-ro 6 (1336), 38-a jarkolekto, 1-an de oktobro 1962.