Aleksandro Sik: Pri la ĝojo (esperanto) - prigojo.htm

Aleksandro Sik
Pri la ĝojo.

Tradukisto:
Kolos Imbán.
(el la hungara lingvo).

Sankta estu ĉiu roz',
Ekfloriĝu la burĝonoj,
Ĉiuj floroj bonodoru,
Sankta estu ĉiu roz'!

Ĉiu homo estu gaja,
Ĉie ridu kanta son',
Ĉie ridu suna bril'
Ĉiu homo estu gaja!

Kaj ĝisvivu ĉiu hom'
De l' deziroj la plenumojn,
La fendiĝon de burĝonoj,
Ho, ĝisvivu ĉiu hom'!

Fianĉin' knabin' fariĝu,
Kaj fianĉo ĉiu vir',
Ruĝa igu ĉiu vang',
Fianĉin' knabin' fariĝu!

Kaj ĉeestu ĉie mi
Kun ĝojantoj kunĝojante,
Kunplorante kun plorantoj,
Ja ĉeestu ĉie mi!

Mi nenion ja ricevu,
Mi kun ili ridu nur,
Mi kun ili kantu nur,
Mi nenion ja ricevu!

Ĉies ĝojo mia ĝoj',
Mi nenion ja ricevu,
Nur rideton de aliaj...
Ĉies ĝojo mia ĝoj'!

Notoj
Aleksandro Sik,
hungara poeto, (sed mi ne havas aliajn informojn).
El: Heroldo de Esperanto, Köln.
N-ro 1(810), Deksesa jarkolekto, 6-an de januaro 1935.
Redaktoro: Teo Jung.