Gerd von Lettow-Vorbeck: Printempa tago(esperanto) - printempatago.htm

Gerd von Lettow-Vorbeck
Printempa tago.

Tradukisto:
W. Gantzckow.

Ja, tio okazis tute subite. Iuvespere la vento ŝanĝis la direkton kaj alportis pluvon; sur la granda lago la glacio fariĝis mal­nova kaj rompiĝema, kaj tri tagojn poste la ondoj ŝovis antaŭ sin la krakantajn glaci­pecegojn. La noktuo en la altaj fagoj, aŭd­ante tion, ekhavis strangan senton, ja, fine ĝi kondutis tre petoleme kaj ĝojkriis tiel laŭte, kiel ĝi povis, en la silenton de l' nokto. La birdetoj endorme aŭdis la sovaĝan kanton, sed ili preskaŭ forgesis, ke ĝi devenis de ilia ĝismorta malamiko, kaj sonĝis pri la printempo.

Kaj kiam la sekvantan tagon je tagmezo la suno jam brilis treete varmige, fanfaris la fringo, logis la paruo, trilis la nigra pego, kaj sur la kamparo laŭte jubilis la alaŭdoj. Tiel ĉiu tago alportis novan travivaĵon, novan fariĝon.

Flegotempo - trankvila tempo... De malproksime sonas al mi la kanto de la virkolombo, kiun ĉasi mi hodiaŭ intencas. Ĝia krio postsonas ankoraŭ post longaj paŭzoj. Kia sentado estas en ĉi tiu kanto! Kia ardo, kia amo, kia pasio! Kaj kia ob­stino en la finsono, se al la blekanto an­koraŭ ne plenumiĝis tio, kion ĝia koro so­piras tiel ardege! Kaj kia kolero, se subite rivalo respondas!

Intertempe mi estas alproksimiginta min al la virkolombo tiel, ke mi riskas ĉasiri antaŭen nur, kiam ĝi krias. Sed se ĝi ek­paŭzas, mi devas meze en la paŝado rigid­iĝi, kompreneble ĝuste tiam, kiam miaj piedoj ne trovis taŭgan lokon. Ĉi tiuj paŭzoj farigas malgrandaj eternecoj. Nun mi vidas ĝin ĝuste antaŭ mi sur branĉo de fago, jen ĝi mutiĝas meze en la strofo, klakas per la flugiloj kaj forflugas antaŭ mia nazo, por denove enfali pli malproksime inter la arbojn. Ĉar mi bonege konas la kverkon, kiun ĝi nun elektis, tiu ĉi loko­ŝanĝo tute ne estas malagrabla al mi.

La virkolombo estu mia, kvankam mia dorso doloras, ke mi sentas ĉiun unuopan muskolon. La du sekvantaj strofoj bone irigas min antaŭen, kaj antaŭ ol la lasta finiĝas, mi jam estas sub la kverko. Sin­gardeme mi ektaras kaj streĉe rigardas, sed mi tute ne povas vidi ĝin. Jen, fine helpas min la hazardo. La birdo flugas sur pli altan branĉon kaj tuj denove ekkantas - lastfoje, ĉar mia pafo kvazaŭ disŝirante ĉesigas la kanton kaj ĵetas la bluan amin­dumanton antaŭ miajn piedojn.

Surhokigante ĝin, mi memoras la eldiron de maljuna ĉasisto: "La virkolombo estas la urogalo de l' malpli bonhava homo," Li estas prava. Unu virkolombo sufiĉas por hodiaŭ, mi pensas. Du aliaj, kriantaj en la altaj fagoj, ne plu povas min logi. Do mi malrapide promenas malsupren sur la vojo al la marĉo.

Se Sankta Petro hodiaŭ favoros min same afable kiel Sankta Huberto, mi povos havigi al mi duan printempan kaptaĵon, - ezokon, kiun la frajotempo faris stulta kaj blinda. Pluirante mi atingas neatendite rapide la torfofosejon.

Singardeme paŝante laŭ ĝia kruta bordo, por ne estigi ian ekskuon, mi eltrovas ĉiu­paŝe ion novan. Kiaj vivado kaj vigla svarmado en tiu trankvila kaj klara akvo! Kia kolorbrilo en tiu malgranda apartigita mondo! Tie rustruĝa ferfonto, apude algoj ĉirkaŭŝpinitaj per sulfurflava muko!

Mezgranda larvo remante alvenas. Pro ĝia triparta vosto mi rekonas ĝin kiel larvon de efemero. Miriga estaĵo, kiu por la daŭro de sia metamorfozo bezonas du plenajn jarojn, por ĝui dum unu ĝis maksimume tri tagoj en hela sunbrilo la ĝojegon de l' ma­tura kreitaĵo, por plenumi amon kaj ekzisto-celon en feliĉegaj momentoj kaj por post tio mizere mortmalsati kaj perei, ĉar ĝi ne havas iajn manĝ-organojn.

Blugriza fiŝo, kiu plaŭde subiĝas kaj ond­igas la glatan spegulon de l' akvo, fortiras min el mia meditemo kaj rememorigas min pri tio, ke mi ja celas kaptaĵon. Sed kiom ajn da malgrandaj gasterosteoj kaj alia best­aro mi vidas tie interne, - pli grandan fiŝon mi tamen ne povas eltrovi. Sed fulme mi rimarkas ion. La bastonego el putra ligno, kiun jam de longe mi ne atentis tie malsupre, montras moveblajn naĝilojn, kiuj certe apartenas al fiŝo, al mia fiŝo. Mal­rapide la pafilo glitas de sur la ŝultro, mi ĝin direktas manlarĝon sub la celobjekton kaj ekpafas. La akvo bolas kaj eksiblas. Kiam la malklara fluidaĵo iom post iom klariĝis, mi vidas la fiŝon drivanta kun supren turnita ventro. Per la bastono mi volas ĝin kapti, sed, pum, mi glitas de sur la krutaĵo malsupren kaj staras ĝis super ambaŭ genuoj en la akvo. Ridante mi jam ekkaptis per unu preno la ezokon kaj ĵetis ĝin en la herbon. Post tio mi ridetante sternas min en la sunbrilo sur la herbejo kaj gaje rigardas mian diversspecan ĉasaĵon, fiŝon kaj birdon, ambaŭ oferitaj al la sama feliĉiga amo kiun la printempo predikas en la arbaro, sur la kampoj kaj ankaŭ en la akvo.

Notoj

Gerd von Lettow-Vorbeck (1870 - 1964).

El: Esperanto-Praktiko, Berlin,
10-a jaro, n-ro 3, marto 1928.