A. K. Kimmel: Printempo(esperanto) - printempo.htm

A. K. Kimmel
Printempo.

* * *

Ho, printempo! Amo-dio!
Kantas birdoj, movas sin.
Aŭdu! Estas melodio,
Kiu petas: Amu min!

Proksimiĝas "plumvireto",
Serĉas panon, kaj sen fin'
Pepas laŭte la birdeto,
Pepas nur: Mi amas vin!

Bird-animoj malsevere,
Sen envi' de vir' kaj in',
Povas diri tutlibere
Per la kant': Mi amas vin!

Notoj

A. K. Kimmel
(mi ne havas informojn pri la poeto).
El: Heroldo de Esperanto, Köln.
N-ro 15 (772), 15-an de aprilo 1934.
Redaktoroj: Teo Jung/Joseph Ferdinand Berger.