Bernard Golden: La Profanado. (esperanto) - profanado.htm

Bernard Golden
La Profanado.

Dua premio por prozo
Belarta Konkurso 1977.

Se vi iam vizitis la "Museo Egizio" en Torino, eble ankaŭ vi vidis knabon sur la murpentraĵo de unu el la tomboj de Tebo. En la bildo fi­guranta la mumiigon de princidino de la 18-a dinastio, li staras kun linaĵ-­ĉifonoj en la manoj, maldekstre de la tablo, sur kiu kuŝas la kadavro de la malbonŝanca knabino. Ĉe la alia ekstremaĵo de la tablo vidiĝas la ĉefmumi­igisto, preta vindi la kapon. La hieroglifoj pentritaj sub la bildo sciigas nin pri la rolantoj de tiu sceno.

Ĝuste hieraŭ en la Domo de Purigado, Noferked finis la longdaŭran traktadon de la korpo de la frumortinta Mertitfes. Antaŭ sepdek tagoj li jam forprenis la viscerojn por konservi ilin en kvar kanopaj urnoj el vejna o­nikso; poste li lasis la korpon dehidratiĝi sub amaso da natron-buloj, por haltigi pluan malkomponadon; nun li komencas volvi ĉirkaŭ la mumio la linaĵ­striojn, kiujn li prenas el la etenditaj manoj de Seneb.

Tiu junulo, apenaŭ dekkvarjara, jam dum duonjaro laboras en la mu­miigejo kiel metilernanto. Li estas inteligenta kaj lerninklina, rapide plen­umante ĉiujn taskojn donitajn al li de la ĉefo aŭ de la duarangulo. Tiu e­stas Rahotep, la maljuna ceremonia pastro, kiu personigas Anubon, patronon de la enbalzamigistoj.

Post ses monatoj Seneb laŭgrade proprigis al si multajn sciojn pri la procedo trakti kadavrojn por eternigi ilin, sed la mumiigistoj ne klar­igis ĉion al li; ili ja ĵaluze gardis siajn sekretojn kaj ne volonte trans­donis ilin al novalveninta bubo. La knabo miris precipe pri la lerteco de Noferked, kiu sukcesis redoni vivaspektajn trajtojn alia vizaĝo de la juna reĝa familianino, eĉ pufiganta la kavajn vangetojn per modlado de rezinaĵo. Kaj la du okuloj el vitropasto ŝajnas fajreri pro ĝojo, ĉar finfine la korpo de Metirtfes akiris nedetrueblan daŭreman eksteran formon por la animo, se ĝi dezirus denove eniri la mondon de la vivantoj.

Sed Seneb kaj la aliaj helpantoj en la Domo de Purigado opinias Noferked ege malsimpatia, ne nur ĉar li kutimas ekkoleri kaj ofte pugnobatas ilin, sed ankaŭ, ĉar ĉiam akompanas lin la fetoro de la morto: nek la densaj oleoj, nek la akre pikaj rezinoj, nek la naztiklaj spicoj sukcesas forigi la odoraĉon de liaj stinkaj manoj.

Kontraste, ĉirkaŭ la princa filino ŝvebas dolĉaj aromoj, kvazaŭ parfumoj, ĉar antaŭ la vindado sia korpo estis zorge lavita per akvo kaj palmvino, la korpaj kavaĵoj estis remburitaj per rezintrempitaj linaĵoj, kaj kulmine, la mol-ledeca haŭto estis frotadita per miksaĵo de cedro-oleo, a­belvakso, kumino kaj gumo kaj poste pudrita per mirho, kasio kaj aliaj bon­odoraj substancoj. Envere, tiu traktado, koloriginte la haŭton per varmbru­naj nuancoj, forigis la kadavran palecon, kiu daŭre karakterizis la anemian infanon dum ŝia mallonga vivo.

Provu memori denove tiun belan pentraĵon, kiu ornamis la kapelon en la jam delonge detruita tombo, kiun la afliktitaj gepatroj, Princo Kajm­nofret, veziro en la kortego de Tutmosis la III, kaj lia edzino, Damo Zafet­ka, konstruigis, por ke ilia karmemora Mertitfes havu belan kaj pacan ripo­zon.

Senĉesaj suferoj malbenis la mornajn jarojn de la knabino, preskaŭ samaĝa kiel la metilernanto Seneb. Pro kripliga malsano ŝi lamis ekde la u­nuaj paŝoj. Dum la pasinta jaro la febla korpeto, tordita de spasmoj, brul­igita de febro kaj turmentita de doloroj, ne povis elteni plu. Finfine, Anu­bo, la Sinjoro de la Submondo, vokis ŝin al tiu loko, kie la mizero ne ekzi­stas.

Noferked, ĉirkaŭvindinte la fingrojn kaj membrojn, komencis kovri la malgrandan korpon per la longaj linaĵ-strioj. La apudstaranta pastro, Ra­hotep, enmetis inter la tavolojn de la vindaĵo papirusojn, sur kiuj estis skribitaj sorĉkantoj, poste la oran vivsimbolan skarabeon (*), prigravurita per la nome Mertitfes, kaj fine tiujn amuletojn tajlitajn el fajnaj gemoj, kiujn la Libro de la Morto preskribas por protekti la animon kontraŭ demonoj kaj ĉiuspeca malbono en la regiono trans la mondo. Kiam la mumio estis tute vind­ita, Rahotep, kun kanplumo, penikoj kaj inkpaletro enmane, pretigis sin skri­bi la magiajn formulojn sur la eksteran linaĵ-tavolon, sed Noferked bruske flankenpuŝis lin, anoncante:

"Hodiaŭ estis longa kaj mal£acila tago. Ĉiuj iru hejmen nun." Kaj turnante sin al la maljuna pastro, Ii aldonis, "Vi povos daŭrigi vian labo­ron morgaŭ antaŭ ol ni metos la mumion en la ĉerkon."

La maljunulo protestis, insistante, ke sen la sanktaj tekstoj la animo estos en granda danĝero. Sed la ĉefmumiigisto rifuzis aŭskulti lin. Perforte forprenante la skribilojn, li ordonis, ke li forlasu la laborejon kun la aliaj, kiuj jam foriris sen pli da urĝado.

Seneb apenaŭ atingis la bordon de Nilo, kien li iris por refreŝigi sin, kiam li memoris, ke li forgesis kunporti sian manĝaĵsaketon. Li reiris serĉi ĝin. Bonŝance la pordo de la domo ne estis ŝlosita. Li singarde eniris kaj, aŭdante brueton en la mumiigejo, demandis sin, kiu povas ankoraŭ esti en la ĉambrego. Haltante ĉe la sojlo, li streĉis siajn okulojn kaj en la mal­lumo vidis iun klinanta sin super la mumio. En unu mane brilis longklinga tranĉilo, kiun la viro uzis por dispartigi la eksterajn tavolojn de lavind­aĵo. Fortondante la dekstran brakon de la plurfoje malfeliĉa Mertitfes, li palpis ĝian vindaĵon por certiĝi pri la pozicio de la braceletoj kaj ringoj. Per rapida hakmovo li detranĉis la tutan brakon kaj ĵetis ĝin en korbon ĉe siaj piedoj. Poste, fingrumante inter la subaj jam lozigitaj linaĵ-strioj, li elprenis el diversaj lokoj la amuletojn, kiuj estis metitaj tien de la pia Rahotep por protekti la animon de Mertitfes en la postmorta mondo, sed kiuj, bedaŭrinde, havas neniun efikon en la mondo de la vivantoj. Seneb, frapita de teruro, senspire gapis al la ombroforma figuro, kiu nun altenlevis la o­ran skarabeon por rigardi ĝin en la ĉiam pli malheliĝinta ĉambro.

Kaj tiam la knabo ekvidis la vizaĝon de sia ĉefo, vizaĝon distord­itan de avida grimaco, kiam la flava skarabeo briletis inter liaj fingroj. Noferked rikanis laŭtlegante la surskribon petantan bonŝancon por la mort­intino. Per tiu ĉi profana ago la mumiigeja novico neatendite iniciĝis al unu el la plej rigore garditaj sekretoj de la metio.

Ŝtopinte la juvelojn kaj amuletojn en malgrandan ledan sakon, No­ferked anstataŭigis la brakon de la mumio per lignopeco, rapide revindis la membron kaj fine kovris la tutan korpon per novaj sendifektaj linaĵ-strioj tiel, ke ne videblis iu ajn indiko, ke la mumio estis molestita. Antaŭ ol li ligis la striojn ĉirkaŭ la kapo, li plukis la du vitrajn okulglobojn el i­liaj orbitoj, tiel devigante la kompatindan Mertitfes pasigi sian venontan vivon en eterna mallumo.

Tremegante pro teruro, Seneb ne kapablis eligi la protestkrion, kiu fontis el lia kompatema koro. Li fulmorapide kuris hejmen, denove forgesante sian manĝaĵsaketon kaj ŝvitante pli abunde en la friska vespera aero ol dum la tuta tago en la naŭza kaj sufokvarma kadavrejo.

La sekvan tagon Noferked okupiĝis pri la preparado de la kartonaĵo kaj la portret-masko, kiuj kovros la mumion, dum Rahotep, ankoraŭ grumblante pro la prokrasto, surskribis per kursivaj hieratikaj signoj la bezonajn ma­giajn frazojn, samtempe sordine ĉantante la preĝojn. Seneb staris apud li, scivola, ĉu la maljunulo rimarkos, ke io okazis el la mumio. Kun trista be­daŭro li pensis en si:

"Ho, se la pastro nur estus farinta tion hieraŭ, eble Noferked ne estus kuraĝinta tuŝi la princidinon." Sed la pastro, rapide finskribante la tekstojn, rimarkis nenion eksterordinaran.

"Pastro," demandis Seneb, ne povante regi sian agitiĝon, "kio o­kazos al homo, kiu faras malbonan agon? Ĉu li rajtas tiel konduti senpune?"

"Mia filo, tio dependas de la naturo de la malbona ago, ĝiaj kialoj kaj ankaŭ la rango de la kulpulo." respondis Rahotep, ankoraŭ ne certa pri la celo de la demando. "Kian malbonan agon vi aludas?"

"Temas pri sakrilegio, profanado... "

Noferked, kiu subaŭskultis la interparoladon inter la junulo kaj la pastro, nun ĉesis labori kaj pli zorge atentis.

"Komprenu, mia filo, ke neniu povas agi kontraŭ la religio. La fa­raono reprezentas la diojn kaj li postulos punon. Neniu povas eviti la ju ... "

Noferked, videble nervoza, interrompis liajn vortojn kaj ekscit­ite kriis:

"Sufiĉas tiu venta babilado! Vi, knabaĉo, venu kaj forportu ĉi ti­un rubaĵon!"

" ... la justicon," obstine daŭrigis la pastro, "kaj eĉ se la homoj surtere ne malkovras la krimulon, la okuloj de la dioj vidas ĉion."

Se la dioj palpebrumis ĝuste kiam Noferked fiagis en la malluma mumiigejo, la rezulto de lia damninda konduto ne restis kaŝita de la okuloj de la arkeologoj, aŭ prefere de la ĉionpenetranta vidpovo de la X-radioj.

Antaŭ tri jaroj egiptologoj de la dana Nationalmuseet en Kopenhago decidis esplori per Rentgen-aparato mumion de infano, kiun la dana konsulo en Kairo donacis al la muzeo ĉe la fino de la pasinta jarcento. La detalha­vaj radiografiaĵoj klare montris la maldekstran atrofiitan kruron de la 13-­jara knabino, kiu laŭ la diagnozo de kuracistoj suferis pro poliomjelito ... Sed pli sensacia estis la netkontura ombro en la loko de la dekstra brako, kiu klare indikis, ke lignopeco estis substituita al la natura korpoparto.

"Tion ne faris la kutimaj tombrabistoj post la enterigo." klarigis la arkeologo al sia teknikistino. "La brako estis forprenita dum la prepar­ado de la mumio de Mertitfes. La pruvo estas, ke la kartonaĵo kaj la ekstera vindaĵo estas sendifektaj."

"Kia abomenindaĵo!" ekĝemis la asistantino, rigardante la dolĉan kaj serenan mienon de la knabino sur la portret-masko.

Ĝis la lasta momenta Seneb hezitis: Ĉu li diru ion al la pastro pri la pasintvespera okazintaĵo? La junulo fine decidis lasi la aferon en la ma­noj de la dioj kaj li sekvis la aliajn helpantojn, kiuj portis la pezan lig­nan ĉerkon al la tombejo. Noferked trovis pretekston por postresti en la mu­miigejo, kie li laŭtvoĉe elbuŝigis sakraĵojn kontraŭ la senila olda pastro kaj la impertinenta knabaĉo.

"Ĉu eblas, ke ili suspektas min? Kiel? Neniu estis en la laborejo hieraŭ vespere, kiam mi ... " Timante lasi la ŝtelitaĵon en sia hejmo, li ku­ris al la domo kaj prenis la saketon el ĝia kaŝejo. Lia unua impulso estis ĵeti ĝin en la ŝaduf-trogon en la ĝardeno, sed poste venis en lian kapon la plano kaŝi ĝin en la templo.

"Se iu hazarde trovos ĝin, la pastro estos kulpigita."

Pro la funebraj ceremonioj sur la okcidenta bordo de la rivero, la templotereno estis dezerta, kaj Noferked facile kaj senriske efektivigis la rekaŝon de la valoraĵoj, metante la ledan saketon en kavaĵon, kiun li fosis ĉe la bazo de la pilono.

"Post kelkaj semajnoj mi revenos." li flustris, ŝtelmaniere forirante,

La semajnoj rapide forpasis, sed Noferked ne havis la okazon re­iri al la templo. Iun tagon venis la ŝakalkapa Anubo por forkonduki la mumi­igiston al la transmondo. Baldaŭ sekvis lin Rahotep kaj post multaj jaroj ankaŭ Seneb. Kiam la regno de la faraonoj finfine malaperis, jam antaŭlonge disfalis la templo, kaj nur senforma amaso da ŝtona rube kovris la kaŝlokon de la juveloj kaj amuletoj de Mertitfes.

Sed la templo ne estis forgesita.

Egiptologoj de la Universitato de Kalifornio, prifosante en la re­ĝa nekropolo, trovis murpentraĵon, kiu figuris la maljunan Rahotep; akompa­na teksto menciis la templon. Post zorga esplorado la arkeologoj trafis la ruinojn kaj sub la rubo malkovris la fundamentojn de la sanktejo kaj la ĉir­kaŭanta muro.

Ĉe la fino de unu el la longaj labortagoj, kiam la suno jam sinkis sub la horizonton, kaj apenaŭ vidiĝis la grundo sub la piedoj, iu Mustafa, unu el la tieaj felahoj dungitaj por forporti teron, plenigis sian korbon ĉe la bazo de la pilon-turoj. Subite li sentis, ke lia ŝovelilo tuŝis iun mal­molan objekton. Instinkte demetante la fosilon, li ekkaŭris kaj permane kun­skrapis la malkompaktan teron, ĝis li amasigis plenmanon da amuletoj kaj or­namaĵoj el oro kaj arĝento. Ĵetinte la objektojn sur la fundon de sia korbo kaj kovrinte ilin per terbuloj, Mustafa senspure malaperis inter la velurajn ombrojn de la krepuskiĝanta nokto, intence preterlasante la terŝutejon, kie je tiu horo la arkeologoj kutimis pagi bakŝiŝon al la bonŝancaj laboristoj, kiuj alportas trovitaĵojn. Ĉi-foje nek la dioj nek la arkeologoj direktis sian atenton al la paŝoj de kaŝema ombro ŝteliranta malproksimen de la sankt­ejo.

Nur du malsekaj sferetoj el vitro, ne rimarkitaj de Mustafa, kaj tretitaj en la humidan teron dum lia hasta forkuro, atestis tiun lastan pro­fanadon.


Glosoj:
natrono:
natura hidrata natria kar­bonato, uzata en antikveco por enbalzamigo, en cera­mikaj pastoj kaj kiel pur­igilo (Na² C0³ 10H² 0).

(*) skarabeo
skarabo el ŝtono, fajenco aŭ, malpli ofte el metalo, uzata en la antikva E­giptujo kiel amuleto kaj kiel simbolo de releviĝo.


Notoj

Bernard Golden (1925 - 2008)

Usonano loĝanta en Hungario; arkeologo. Naskiĝis en Newark, Novĵerzejo, Usono. Studis antropologion kaj arkeologion en Novjorko. Lernis Esperanton en 1946. Edziĝis al hungarino kaj ekloĝis en Hungario en 1971. Patro de du filoj esperanto-parolantaj. Akademiano. Beletra kaj faka verkado en Esperanto. Provizis Esperanto-terminologion por "Dictionarium Museologicum", 1986. Plurfoje premiita en la Belartaj Konkursoj. Majstro de Internaciaj Floraj Ludoj. Aŭtoro de pli ol 1.800 artikoloj, studaĵoj, recenzoj, beletraĵoj kaj tradukaĵoj en multaj esperantaj periodaĵoj dise en la mondo.
El: Literatura Foiro, Milano.
9-a jaro, n-ro 47, februaro 1978.
Ĉefredaktoro: Giorgio Silfer.