Ĉang Ming Ĉjuan: Provizo amasiĝu kiel montoj (esperanto) - provizo.htm

Ĉang Ming Ĉjuan:

Provizo amasiĝu kiel montoj.
(El "La plej forta voĉo de la paco")

Tradukis: S. J. Zee.

Ekster fenestro koko krias noktomezon,
En sonĝ' mi vidas monton da draŝita gren';
Kaj ellitiĝas kaj vestiĝas haste, kiam
Ene stal' antaŭmatene blekas la azen'.
Mia unua filo nove edzigita
Dormas profunde post riglita pord',
La dua, dekkvar-jara, silentadas
Malgraŭ plurfoja voko en la kort'.

La tutan domon mi nun vekas fine.
Plugilo preta. Bovo sub la jug'.
Surkampe la matena brizo refreŝigas,
Kaj nigra tero molas kun abunda suk'.
Multe da homoj jam laboras sur la kampo
Kaj la laboro progresadas kun plenflug'.

De mateniĝo ni laboras ĝis tagmezo,
Kaj ĝis la sunkliniĝo al sudokcident'.
La plugiloj, fosiloj, ŝpatoj kaj semiloj
Ekbrilas fulme de momento al moment'.
Trrr! hot! Hej ho! hej ho!
Ŝvito saturas tute la tolbluzon
Kaj de vizaĝo en la teron fluas.
Ĉie homkrioj kaj vipklakoj gaje bruas.

Laboras mi ĝis sunsubiro
Ĝis la ĉielo brilas de stellum'.
Mia edzino vokas min al vespermanĝo.
"Hodiaŭ nokte", mi respondas, "mi finplugos
Nepre ĉi tiun pecon sub la bela lun'."
"Ŝajnas, ke plijuniĝas vi je tridek jaroj!"
"Kiam ja devus mi labori, se ne nun?"

La tero estas nia tero,
Kaj nia estas la ĉielo.
Ĉu mi bedaŭrus pri la ŝvit' kaj fort'?
Mi nur atendas la alvenon de aŭtuno
Kune kun la superabunda gren-rikolt'.
Grenejoj superplenos, grandaj kaj malgrandaj.
Vazoj kaj kestoj, ĉiuj pleniĝos ĝisrandaj.
Rigardu!
Tritik', hordeo, gaŭliango, rizo, pizo,
Kotono kaj terpomo kaj maizo!
Mi volas,
Ke amasiĝu kiel montoj la provizo!

Notoj
Brizo, = venteto, malforta vento.
Gaŭliang = ĉina nomo por botanika "Andropogon sorghum".
Ĉang Ming Ĉjuan, - ni ne havas informojn pri li/ŝi.

El: Heroldo de Esperanto, Scheveningen, Nederlando.
N-ro 11 (1163), 28-a jarkolekto, 1-an de julio 1952. - Redaktoro: Teo Jung.