Alexander Sergeevich Puŝkin: La kaptito (esperanto) - puskin.htm

Alexander Sergeevich Puŝkin:

La kaptito

Tradukis: Lorenzo Urbano... el la rusa originalo.

(Muziko de Greĉaninov)

Mi sidas ĉe l' krado
En griza karcer'.
Jen aglo alflugas
De l' vasta aer'!
La juna kunulo
Kun sia rabaĵ'
Sidiĝas ĉe l' krado
Terura de l' kaĝ'.
Disŝiras viandon,
Rigardas al mi,
Ho, kvazaŭ ni revus
En pensharmoni'.
La aglo min vokas
Per kri' kaj okul';
Ĝi kvazaŭ esprimas:
Ni fuĝu, karul'!
Libere bird' flugas,
Jam temp' estas nun,
Nur for al la montoj
Proksimaj al sun'!
Nur for al marbordo,
Al pin' kaj abi',
Al spac', kie ludas
La vento kaj mi!

Notoj

Alexander Sergeevich Puŝkin (6.6.1799 - 10.2.1837) - fama rusa verkisto.
Esperantigis: Lorenz Urbano (Heinrich Lorenz).
El: Heroldo de Esperanto, Scheveningen, Nederlando.
N-ro 8 (1250), 33-a jarkolekto, 16-an de majo 1957.
Redaktoro: Teo Jung.