Baldur Ragnarsson:

Perdita poeto - Nokta penso - Al ni Genez' proklamas - Kristo.

Perdita poeto

El lia seĝo blukvadrato
de la ĉiel' videblas nur,
la domoj baras pluan vidon
kaj de l' ĝardeno griza mur'.

Lin tenas al la seĝ' malforto
pro maljunec' kaj peza sort',
li sidas sola tutan tagon
kaj sopiradas al la mort'.

Li pensas pri perdita vivo
kaj senrezult' de l' vana rev',
lin mordas brula sinriproĉo,
ke li forkuris de la dev'.

Lin vokis iam varma voĉo
el la silento de l' anim',
instigis al batalo kontraŭ
dormaĉo daŭra pro kutim'.

"Al vi mi donas pulmoforton
necesan poria veka kri',
kaj muzinspiron altdevenan
por korflamiga poezi'.

Vi voku al la dormantaro
mesaĝon altan de la Ver',
ke Dio kreis ilin sole
por interami en sincer'.

Ke ĉiuj vidu la plej simplan
veraĵon de la univers',
Ke ĉiu homo ĉies frato,
kaj regas samo, ne divers'."

Alvokis tiel varma voĉo
el la profundo de l' silent',
sed tamen lasis preterflustri
li tiun vokon sen atent'.

Li tial sidas forlasite
post la fenestro en ĉagren',
albrilas lin nur ĉielero
anstataŭ tuta la seren'.


Nokta penso

Pri vi mi ŝatas pensi post la tago
dum brilas stel',
vi, nekonata frato en la vago
al sama cel'.
Tra spaca mar' la pensoj fluge svarmas
al via Ter',
kaj en mateno mia koro larmas
en senesper'.


Al ni Genez' proklamas

Al ni Genez' proklamas:
la Homon l'Eternulo
laŭ propra bildo kreis
el materia nulo.

Sed Nietzsche disanoncas
ke l'Homo estas Ponto
liganta Superhomon
kun animala fonto.

Ĉu pravas jen' aŭ jeno
al mi indiferentas,
mi estas via frato,
kun via sang' identas.

Ekruĝas mia vango,
se krudas ago via,
sed fidon mi ne perdas
pri mondo familia,

ĉar legas mi konsole
en la okuloj puraj
de mia filo kara
pri ecoj dinaturaj.


Kristo

De Ter' sendita penta esplorist'
elĝemis plore, repaŝante peze
al la raketo por daŭriga trist'
kaj fulmis for en fajrofajfo meze.

Nek mankas al li volo nek persist'
por trudi tra l' eterno ajnapreze,
sed estas sen rezult', ĉar ĉiam Krist'
Golgoton jam surpaŝis vivoĉese.

Li plonĝas de planedo al planed',
sed tamen venas tro malfrue ĉiam,
ĉar jame Kriston vipoj sange batis;

jen tag', jen hor', jen nura minutet',
sekundo poste, ties on', eĉ tiam
malfruas tro, Li ĵuse krucumatis.


Baldur Ragnarsson:

Notoj
Ragnarsson, Baldur. *25.8.1930. Islandano; instruisto, lerneja ĉefinspektoro. Ano de Verkista Asocio de Islando. Verkis islandlingve poemlibrojn kaj fakajn librojn pri la islanda lingvo. Lernis Esperanton kiel gimnaziano en 1949. Aktivas movade (lande kaj internacie) ekde 1952. Prezidanto de Islanda Esperanto-Asocio dum multaj jaroj. Prezidanto de la Belartaj Konkursoj de UEA 1975-85. Akademiano ekde 1979. Estrarano de UEA pri kulturo kaj eduko 1998-86. Vicprezidanto de UEA 1998-83. LKK-prezidanto de la Rejkjavika UK (1977). Redakciano de Norda Prismo 1958-1974. "Arĝenta sprono de KOKO" pro originala verkado 1964.
Esp-poemoj el: Revuo Esperanto/UEA, 50-a jarkolekto, 1957, paĝo 27.