Alphonse Allais: La renkonto (esperanto) - renkonto.htm

Alphonse Allais
La renkonto (Franca humoraĵo)

Tradukisto: R. R.

Antaŭ kelkaj jaroj, mia amiko Georges Auriol kaj mi, troviĝis sur la teraso de la Kafejo d'Harcourt. Ni sidiĝis ĉe tablo najbara de alia, kie iu sinjoro trinkis glason da biero.

Ĉar estis varme, tiu ĉi sinjoro deprenis la ĉapelon kaj metis ĝin sur seĝo. Je la fundo de la ĉapelo, mia amiko Georges Auriol povis ekvidi la nomon kaj adreson de la ĉapelisto: P. Savigny, Rue du Marcé, Tréville-sur-Meuse.

Kun seriozeco kiun li rezervas ekskluzive por tiaspecaj entre­prenoj, Auriol, fikse rigardis nian najbaron, poste diris tre ĝentile:

"Pardonu, Sinjoro, ĉu vi ne venas el Tréville-sur-Meuse?"

- Certe? respondis la sinjoro, serĉante rememori pri Auriol.

Ha! diris tiu ĉi, mi estis certa ne erari. Mi iras ofte en Tréville. Mi eĉ havas tie bonan amikon, kiun vi eble konas, iun Savigny, ĉapelisto, en la Rue du Marché.

- Ĉu mi konas Savigny! ... Sed mi bonege konas lin! Vidu, estas li kiu vendis al mi tiun ĉi ĉapelon.

- Ha, vere?

- Ĉu mi konas Savigny! ... Ni konas unu la alian de kiam ni estis knaboj, ni iris en la saman lernejon, Mi vokas lin Paŭlo, li vokas min Ernesto.

Kaj Auriol ekparolis senfine kun la alia pri Tréville-sur-Meuse, loko kies nomon mia amiko Georges Auriol, eĉ ne konis antaŭ kvin minutoj.

Sed mi, iom ĵaluza pri la sukceso de mia kamerado, decidis pligrandigi lian malgrandan ŝercon kaj lin paligi pro envio. Ra­pida rigardo en la fundon de la fama ĉapelo rivelis al mi la ĉefliterojn de la noma de l' posedinto. Du minutoj pasigitaj apud la Bottin-Adresaro de la kafejo sufiĉis por konigi al mi la kom­pletan adreson de Sinjoro E. D. H.

Komercistoj: Duval-Housset, (Ernest) ..... k. t. p.

Kun kvieta sinteno mi venis residiĝi kaj miavice fikse rigardante la sinjoron el Tréville mi diris:

"Senkulpigu, se mi eraras, Sinjoro, sed ĉu vi ne estas Sinjoro Duval-Housset, komercisto?"

- Tre vere, Sinjoro, mi estas Ernest Duval-Housset, via servanto.

Certe Sinjoro Duval-Housset estis mirigita esti rekonata de du individuoj kiujn li neniam renkontis, sed estis ĉefe la mirego de Auriol kiu estis preskaŭ freneza. Per kiu sorĉo mi do povis diveni la nomon kaj profesion de tiu ĉi komercisto de alkoholaĵoj?

Mi aldonis: "Ĉu estas ankoraŭ la patro Roux, kiu estas urbestro de Tréville?" (Mi rapide estis leginta en la adresaro tiun ĉi nomon: Urbestro: D-ro Roux, patro).

"Ve, oni enterigis la karan homon antaŭ tri monatoj."

- Nu, nu, nu! Estis vere tre bona homo kaj plie, bonega kura­cisto. Kiam mi grave malsaniĝis en Tréville, li kuracis min en malpli ol dekkvin tagoj.

- Oni ne rapide anstataŭas tian viron !

Auriol tamen fine divenis mian ruzaĵon li ankaŭ foriris, baldaŭ revenis kaj nia interparolado daŭrigis pri Tréville kaj ĝiaj loĝantoj.

Duval-Housset ne plu kredis siajn orelojn. "Mil tondroj! li ek­kriis. Vi konas la loĝantojn de Tréville pli bone ol mi, kiu tie naskiĝis kaj kiu tie loĝas de 45 jaroj!"

Kaj ni daŭrigis: "Jobert, la tranĝilfaristo kiel li fartas? Kaj Durandeau, en li estas ankoraŭ bestkuracisto? Kaj Vidvino Le­debel? Ĉu estas ankoraŭ ŝi, kiu mastrumas la Hotelon de la Poŝto ?

Fine, la du folioj de la adresaro pri Tréville estis uzitaj (Auriol, moderna vandalo estis akirinta ilin per lerta eltranĉo kaj malavare donis unu al mi).

Duval-Housset, feliĉege pagis al ni glasojn da biero -, ho, tre rapide trinkitaj! Ĉar estis varme (ĉu mi diris tion supre?) kaj nenio soifigas pli ol paroli pri urbo kiun oni neniam vidis!

La festeto finiĝis per bonega vespermanĝo kiun Duval-Housset oferis al ni. Oni trinkis je la sano de ĉiuj samurbanoj de nia nova amiko kaj vespere ĉirkaŭ meznokto, se iu estus pretendinta al Auriol kaj mi, ke ni ne estis amikoj kun la tuta loĝantaro de Tréville-sur-Meuse, tiu persono estus havinta tre malbonan akcepton.

Notoj

Alphonse Allais (28.10.1854 - 28.10.1905)

Alphonse Allais, franca literaturisto, verkinto de multe ŝatitaj humoraĵoj.
Georges Auriol, franca literaturisto kaj desegnisto (1863) verkis hu­moraĵojn kaj distingiĝis en ornama arto.
El: Esperanto (UEA), Gèneve.
36-a jaro, n-ro 485 (5), majo-julio 1940.