![]() Reto Rossetti Spito - Konstato |
|---|
|
Spito
La fulmonubo tra l' ĉielo
Kuspe mi saltas al la malo:
|
Konstato
La virin' ne estas multo: korpa logo, cerba stulto ruzo, trompo kaj adulto - tamen mi koncedas: ŝi estas, malgraŭ ruzotekso, malgraŭ plago kaj perpickso, la plej bona kontraŭsekso, kiun ni posedas!
|
| Notoj |
|---|
|
Kuspi: klini aŭ faldi ion kontraŭ la natura direkto.
Reto Mario Rossetti, 1909-1994. Sviso, de frua infaneco loĝanta en Britujo. Profesoro, estro de fakultato pri art-pedagogio. Esperantisto de 1928. Redaktis "Esperanton" de UEA (1954-1955). Kunlaboris al "Literatura Mondo" (2a kaj 3a periodoj), "La nica literatura revuo" k.c. Iniciatinto kaj plurjara sekretario de la Belartaj Konkursoj de UEA. Estis proza redaktoro de Angla antologio (1957). Redaktis 33 rakontoj (kun Szilágyi, 1964) kaj Trezoro, La Esperanta novelarto (kun Vatré, 1989). Kunlaboris al La Internacia Lingvo, Faktoj pri Esperanto (1954). El: Heroldo de Esperanto, Scheveningen, Nederlando. N-ro 5(1175), 29-a jarkolekto, 16-an de marto 1953. Redaktoro: Teo Jung. |