J. Valpy Moffat: Reunuiĝo (esperanto) - reunuigo.htm

J. Valpy Moffat
Reunuiĝo.

Karulino, min kompatu!
Preskaŭ krevas kor'
Se mi nur ekpensas ke vi
Baldaŭ estos for.

Kiam venos la finiĝo,
Mia karulin',
Ĉu vi sentas ke neniam
Mi forgesos vin?

Ho, la sorto kruelega
Vin forprenas nun,
Larmoj venas en okulojn,
Estingiĝas sun'.

Sed ĉiele iun tagon
Mi renkontos vin,
Kaj dum dolĉa eterneco
Dio benos nin.

Notoj

J. Valpy Moffat,
(ni ne havas sufiĉajn informojn pri li).

El: Heroldo de Esperanto, Köln, Germanio.
N-ro 44 (697), 13-a jarkolekto, 6-an de novembro 1932.
Redaktoroj: Teo Jung/Joseph Berger.