Georgij Fjodorovic Deŝkin: Vintra revo - Feliĉo - Enŝorĉita rondo(esperanto) - revo.htm

Georgij Fjodorovic Deŝkin:

Vintra revo - Feliĉo - Enŝorĉita rondo.

Vintra revo (Al: L.T., mia Evo)

Dum unu nokto denstavole
surfalis neĝo-blankigist'.
Infanoj glitas jam petole;
en mia koro - vintra trist'.
Feliĉaj estas afrikanoj,
al kiuj neĝo kaj glaci'
nur ŝajnas iaj aĵoj vanaj,
neklarigeblaj per raci'.
Ho, se per iu artifiko
(jen kiaj pensoj regas min!)
mi transloĝiĝus al Afriko
en par' kun mia amatin'!
Ni dresus tie la panteron,
sub palmo estus nia nest',
tutjare ĝuus ni someron
sen zorgoj pri hejtaĵ' kaj vest'.
Sufiĉus eta ŝtofa peco
al mi kaj mia knabinet'
por kovri lokojn, kiujn deco
devigas teni en sekret'.

Por via distro, kara Evo,
per fantazio kaj imag'
kreiĝis mia "Vintra revo"
en hodiaŭ frosta tag'.

Feliĉo.

Al iu en mondo esti necesa -
­Nemezurebla feliĉo:
scii pri ies atento karesa,
al iu en mondo esti necesa -
­ĝi por tristulo - ĝojo senĉesa,
por mizerulo - plenriĉo!...
Al iu en mondo esti necesa -
­ nemezurebla feliĉo!

Enŝorĉita rondo (Soneto al L.T. 1958)

Mi ĝojas, ke mi ree vin inspiris
per mia vers' al bela versrespond'.
Ĝi min atingis kiel freŝa ond',
en mian koron ravon ĝi enspiris.

Vi scias ja (mi tion ofte diris),
ke vi por mi nun estas tuta mond',
ke via amo - ensorĉita rond',
en kiun mi kun arda kor' eniris!

El tiu rond' elŝiros min nur mort',
ĉar estas ĝi donac' de bona sort'
en fin' de vivo hele ekbrilinta.

Se estas ĝi nur dolĉa iluzi',
kreaĵo de poeta fantazi',
en ĝi - elir' el nokto labirinta!

Notoj

Deŝkin, Georgij Fjodorovic. 1891-1967. Ruso; oficisto. Naskiĝis en Vilno. Esperantisto de 1908. Kunfondis Vilnan Esperanto-societon. Verkis poemojn ankaŭ en la rusa lingvo. Kontribuis per originalaj poemoj al la Esperanta gazetaro.

El: Heroldo de Esperanto, Scheveningen, Nederlando, (redaktoro Teo Jung):
Vintra revo: N-ro 3 (1299), 36-a jarkolekto, 16-an de februaro 1960.
Feliĉo: N-ro 15 (1293), 35-a jarkolekto, 1-an de novembro 1959.
Enŝorĉita rondo: N-ro 5 (1395), 41 jarkolekto, 16-an de marto 1965.